Ruĝbeka mevo
Ruĝbeka mevo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Ruĝbeka mevo (Larus scoresbii), estas granda mevo, tio estas birdo de la familio de Laredoj kaj ordo de Karadrioformaj. Tiu specio loĝas en sudaj Ĉilio kaj Argentino, ĉefe ĉe Fuegio kaj la insularo Malvinoj aŭ Falklandoj. Ĝi vivas en marbordoj kaj internaj lagoj.
Temas pri granda mevo 44 cm longa kiu havas tre helgrizajn kapon, kolon, bruston kaj ventron, malhelgrizajn dorson kaj kovrilplumojn kaj preskaŭ nigrajn flugilojn kun blanka bordo kaj nigraj pintoj. La vosto estas blanka, la kruroj ruĝaj kaj la beko tre brilruĝa kun tre larĝa pinto. La irizo estas helflavaj kun ruĝa okulringo. La kapo malheliĝas vintre.
La ino demetas 2 ĝis 3 brunpunktitajn grizverdajn ovojn en decembro en tre bonkonstruita nesto el planta materialo. La manĝaĵo estas diversa el mituloj ĝis kadavraĵoj.
La scienca nomo rememorigas la britan eksploriston William Scoresby.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (2004). Larus scoresbii. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 10 February 2007.