Kalidredoj
Aspekto
Kalidredo estas tre eta birdo nome vadbirdo de la genro Calidris (aŭ eble de la genro Erolia).
Kelkaj el tiuj birdoj estas tre malfacile diferencigeblaj kaj identigeblaj ĉar estas multaj similaĵoj inter specioj, krom bredanta, nebredanta junula kaj plumoŝanĝa plumaroj. Kelkaj el oftaj komunaĵoj estus bruna dorso kun makuloj pli brunaj aŭ malhelaj aŭ ruĝecaj, helaj subaj partoj, traokula malhela aŭ superokula hela strioj, flugilstrio, ktp. Krome simila manĝokutimo per bekoplukado, kvankam ne ununura. Maskloj zorgas la idojn pli ol inoj, kiuj plej ofte formigras por ne konkurenci pri manĝaĵo.
La specioj plej ofte konsiderataj kiel kalidredoj estas :
- Ordo: Karadrioformaj
- Familio: Skolopedoj
- Genro: Calidris/Erolia (parto)
- Kalidredoj - eble genro Erolia
- Pigmea kalidro, "Calidris" pusilla aŭ Erolia pusilla
- Malgranda kalidro, "Calidris" minuta aŭ Erolia minuta
- Amerika malgranda kalidro, "Calidris" minutilla aŭ Erolia minutilla
- Blankpuga kalidro, "Calidris" fuscicollis Erolia fuscicollis
- Flavbrusta kalidro, "Calidris" bairdii aŭ Erolia bairdii
- Bunta kalidro, "Calidris" alpina aŭ Erolia alpina
- Ruĝkola kalidro, "Calidris" ruficollis aŭ Erolia ruficollis
- Nana kalidro, "Calidris" subminuta aŭ Erolia subminuta
- Striokalidro aŭ Stribrusta kalidro, "Calidris" melanotos
- Sablokalidro, "Calidris" alba ("Crocethia alba")
- Alaska kalidro, "Calidris" mauri aŭ Erolia mauri
- Markalidro, "Calidris" maritima aŭ Erolia maritima
- Rokkalidro, "Calidris" ptilocnemis aŭ Erolia ptilocnemis
- Blankvosta kalidro, "Calidris" temminckii aŭ Erolia temminckii
- Stepkalidro, "Tryngites" subruficollis, kiel tre simila kaj proksima specio aligenra.