Bonapartea mevo
Bonapartea mevo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Bonapartea mevo aŭ Kanada mevo, Larus philadelphia, estas malgranda mevo, tio estas birdo de la familio de Laredoj kaj ordo de Karadrioformaj.
Disvastiĝo
[redakti | redakti fonton]La reprodukta medio de tiu specio estas ĉe marĉoj aŭ lagoj de pinglarbaro tra okcidenta kaj centra Kanado kaj Alasko. Ili migras suden kaj plej granda parto translokiĝas ĉu al la orienta aŭ suda marbordo de Usono ĉu al la okcidenta, sed ankaŭ al la regiono de la Grandaj Lagoj, la norda Karibo (Kubo) aŭ norda Meksiko kaj eĉ Centra Ameriko. Ili estas raraj vaguloj al okcidenta Eŭropo, kie ili kutime kuniĝas kun la iome pli granda Ridmevo. Iam ĝis Japanio, Israelo aŭ Maroko. La entuta loĝantaro estas ĉirkaŭ el 260,000 ĝis 530,000 birdoj.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Plenkreskuloj estas 28–35 cm longaj kun enverguro de 80–100 cm kaj pezo de 200 ĝis 250 g. Ili estas kiel la Ridmevo aŭ ne tiom kiel la Nigrakapa mevo, tio estas kun nigra aŭ griznigra kapo, kolo, brusto, ventro kaj vosto blankaj kaj helgrizaj supraj partoj, sed tiu ĉi specio havas mallongan maldikan bekon preskaŭ nigran anstataŭ ruĝa kaj oranĝkolorajn aŭ ruĝoranĝajn krurojn anstataŭ ruĝaj. La subflugiloj estas helaj kaj la pintoj estas nigraj post blankaj antaŭpintoj. Vintre la kapo estas blanka kun nigra makulo malantaŭ la okulo. Ambaŭ seksoj estas similaj. Junuloj atingas plenkreskan plumaron post du jaroj.
Kutimoj
[redakti | redakti fonton]Ili nestas inter koniferaj, foje surgrunde sed plej ofte en malalta branĉaro. Ili konstruas ĝin el bastonetoj kaj branĉetoj kaj kovras ĝin per seka herbo kaj musko. La ino demetas 2 ĝis 4 brunmakulitajn flavecajn ovojn. Ambaŭ gepatroj kovas kaj zorgas la idojn.
Tiuj birdoj manĝas dumfluge aŭ plukas dum naĝado aŭ piedirado en akvo. Ili manĝas ĉefe insektojn, krustulojn kaj fiŝojn. Malkiel aliaj mevoj, tiu ĉi apenaŭ manĝas rubaĵojn.
La Bonapartea mevo flugas gracie kiel ŝternoj. La voĉo estas laŭta kaj raŭka “ka-ka-ka”, sed plej ofte estas sufiĉe silenta birdo.
Ĝi ricevas la nomon en multaj lingvoj laŭ la Princo Charles Lucien Bonaparte, zoologo kaj fama ornitologo de la 19a jarcento en Ameriko kaj Eŭropo kaj nevo de Napoleono.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (2004). Larus philadelphia. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 05 May 2006.
- Seabirds (Helm Field Guides) 2a eldono, de Peter Harrison, 1991, Christopher Helm Publishers, ISBN 0-7136-3510-X
- "National Geographic" Field Guide to the Birds of North America ISBN 0-7922-6877-6
- Roger Peterson kaj aliaj, Guia de campo de las aves de España y de Europa, Omega, Barcelona.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Informaro pri la Specio Bonapartea mevo - Laboratorio Cornell pri Ornitologio
- Bonapartea mevo - Larus philadelphia - Birdidentigejo USGS Patŭent
- Informaro kaj fotoj de Bonapartea mevo - Birdoj kaj Birdumo ĉe Suda Dakoto
- Franclingva ejo pri Bonapartea mevo
- Anglalingva ejo pri Bonapartea mevo
- Anglalingva ejo pri Bonapartea mevo Arkivigite je 2007-06-25 per la retarkivo Wayback Machine