Burinedoj
La Burinedoj estas familio de birdoj de la ordo de Ĥaradrioformaj, kiu enhavas du genrojn, nome Esacus kaj Burhinus kiu donas la nomon al la familio.
Estas grupo de tropikaj vadbirdoj kiuj troviĝas tutmonde en ĉiu kontinento. Kelkaj specioj reproduktiĝas en mezvarmaj Eŭropo kaj Aŭstralio.
Ili estas mezgrandaj aŭ grandaj vadbirdoj kun fortaj nigraj aŭ flavaj bekoj, kamufla plumaro kaj grandaj flavaj okuloj, kiuj ŝajnigas ilin reptiliecaj.
Spite klasado kiel vadbirdoj la plej granda parto de la specioj preferas sekajn aŭ mezsekajn mediojn, dezertajn aŭ stepajn. Ili estas tre noktemaj, kio konstateblas per ties laŭta kaj muzika voĉo.
Ili manĝas ĉefe insektojn kaj aliajn senvertebrulojn. Plej grandaj specioj predas ankaŭ lacertojn kaj eĉ etajn mamulojn.
Multaj specioj estas loĝantaj, sed Trielo estas somera migranto en mezvarma eŭropa parto de ties teritorio kaj vintras en Afriko.
Specioj
[redakti | redakti fonton]La naŭ specioj estas:
Bildo | Nomo | Scienca nomo |
---|---|---|
Trielo | Burhinus oedicnemus | |
Ne estas bildo | Senegala trielo | Burhinus senegalensis |
Ne estas bildo | Akva trielo | Burhinus vermiculatus |
Punktita trielo aŭ Kaba trielo | Burhinus capensis | |
Dustria trielo | Burhinus bistriatus | |
Ne estas bildo | Perua trielo | Burhinus superciliaris |
Aŭstralia trielo | Burhinus grallarius (antaŭe B. magnirostris). | |
Ne estas bildo | Granda trielo | Esacus recurvirostris |
Ne estas bildo | Giganta trielo | Esacus giganteus (antaŭe E. magnirostris). |