Fulga hematopo
Fulga hematopo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Haematopus fuliginosus Gould, 1845 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Fulga hematopo, Haematopus fuliginosus, estas birda specio de la familio hematopedoj. Ĝi estas vadbirdo endemisma en Aŭstralio kaj komune trovebla en ties marbordo. Ĝi preferas ŝtonan marbordon, sed povas ankaŭ loĝi ĉe estuaroj.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas granda birdo (50 cm). La tuta plumaro estas nigra. Tio diferencigas ĝin klare de la alia aŭstralia hematopo, nome la Aŭstralia hematopo, Haematopus longirostris, kiu estas nigroblanka; ambaŭ specioj kunloĝas, sed ne intermiksiĝas. Krome tiu ĉi Fulga hematopo estas facile rekonebla, ĉar estas la ununura tutnigra birdo en la aŭstraliaj strandoj. Ĝi havas ruĝoranĝajn okulojn, okulringojn kaj bekon kaj rozkolorajn krurojn.
Kutimoj
[redakti | redakti fonton]Estas loĝanta specio, kiu reproduktiĝas prefere en insuletoj aŭ ŝtonaj klifoj. Ili loĝas ĉiam proksimege de la marbordo. Ili manĝas moluskojn, krabojn, marvermojn, fiŝetojn kaj aliajn bestetojn.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (2004). Haematopus fuliginosus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11 Majo 2006.