Trift-Glaĉero (Saas Grund)
Trift-Glaĉero | ||
---|---|---|
Weissmies kun Trift-Glaĉero | ||
glaĉero | ||
Geografia situo | CH1903: 643212 / 109278 (mapo)46.1336111111117.9977777777778Koordinatoj: 46° 8′ N, 8° 0′ O; CH1903: 643212 / 109278 (mapo) | |
| ||
Estiĝloko | Weissmies | |
Longeco | 2,5 km | |
Larĝeco | 0,6 km | |
Areo | 2,5 km² | |
Glacikvanto | 0,2 km³ | |
Elfluanto(j) | Triftbach→Saaser Vispa →Vispa→Rodano | |
Glaĉeroj de Svislando | ||
Trift-Glaĉero (Saas Grund) (germane Triftgletscher) estas glaĉero en la Saas-Valo en la Valezaj Alpoj en Svislando. Ĝi havas longecon de 2,5 km, averaĝan larĝecon de 0,6 km kaj kovras areon de proksimume 2,5 km².
Atentu, ne miksu la Trift-Glaĉeron apud Saas Grund kun la Trift-Glaĉero apud Zermatt kaj kun la Trift-Glaĉero apud Gadmen en Kantono Berno aŭ kun la Triftji-Glaĉero, kiu estas tributglaĉero de Gorner-Glaĉero.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Sian originon Trift-Glaĉero havas je la okcidenta flanko de Weissmies je alteco de 4000 m s.m.. Unue la glaĉero fluas en glacifalo kun deklivo de ĝis 60 % malsupren al valkaldrono. Poste ĝi moviĝas okcidenten kaj finiĝas je alteco de 2750 m s.m.. Ĝian degelakvon forportas Triftbach kiu alfluas apud Saas Grund la riveron Saaser Vispa, unu el la du brakoj de Vispa, kiu en Visp alfluas al Rodano. En sia supra parto Trift-Glaĉero estas ligita kun la firnkampo de Mälliga-Glaĉero, alia glaĉero je la okcidenta flanko de Weissmies.
La areo de Trift-Glaĉero estas atingebla per du seĝtelferoj ek de Saas Grund. La monta haltejo Hohsaas situas norde de la glaĉero je alteco de 3101 m. La seĝtelefero ĉefe servas por la vintra skiturismo.