Glärnischfirn
Glärnischfirn | ||
---|---|---|
Montgrimpantoj sur la dorso de la glaĉero | ||
glaĉero | ||
Geografia situo | CH1903: 718210 / 206948 (mapo)47.0030555555568.9930555555555Koordinatoj: 47° 0′ N, 9° 0′ O; CH1903: 718210 / 206948 (mapo) | |
| ||
Estiĝloko | Monto Glärnisch | |
Longeco | 2,5 km | |
Larĝeco | 0,7 km | |
Areo | 1,66 km² | |
Glacikvanto | 0,2 km³ | |
Elfluanto(j) | Lago de Klöntal → Linth | |
Jara retiriĝo/kresko | 13,7 m retiriĝo en 2007 | |
Glaĉeroj de Svislando | ||
Glärnischfirn estas glaĉero an la Alpoj de la Kantono Glaruso. Ĝi havas longecon de 2 km, larĝecon de ĝis 1 km kaj areon de 1,66 km².
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Glärnischfirn estiĝas en alteco de 2800 m sub la pintoj de la montmasivo Glärnisch kaj finiĝas oriente ĉe la kresto de Schwanden (germane Schwandengrat), de kie preskaŭ vertikala vando atingas la Lagon de Klöntal, kiun ĝi nutras per giganta akvofalo.
Dum la lastaj jaroj la glaĉero perdis multe da volumeno kaj retiriĝis forte. Pro la tutmonda varmiĝo estas antaŭvideble, ke la glaĉero post kelkaj jardekoj supozeble komplete malaperos. Sudoriente de Glärnisch situas cetere ankoraŭ du pli malgrandaj glaĉeroj, la Bächifirn kaj la Guppenfirn, kiuj ne estas rekte ligitaj kun la Glärnischfirn.
Ĉe bela vetero la Glärnischfirn estas videbla de la Quaiponto en la urbo Zuriko.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Glärnisch-Firno fotita la 10-an de oktobro 2010 el la aviadilo de Malto al Zuriko
-
Glärnisch-Firno fotita la 10-an de oktobro 2010 el la aviadilo de Malto al Zuriko