Mont-Miné-Glaĉero
Mont-Miné-Glaĉero | ||
---|---|---|
Val d'Hérens kun Dent Blanche, Ferpècle-Glaĉero kaj Mont-Miné-Glaĉero | ||
glaĉero | ||
Geografia situo | CH1903: 608621 / 98415 (mapo)46.0372222222227.55Koordinatoj: 46° 2′ N, 7° 33′ O; CH1903: 608621 / 98415 (mapo) | |
| ||
Estiĝloko | Tête Blanche | |
Longeco | 7 km | |
Larĝeco | 1 km | |
Areo | 10 km² | |
Glacikvanto | 1 km³ | |
Elfluanto(j) | Borgne→Rodano | |
Jara retiriĝo/kresko | 10 m retiriĝo en 2007 | |
Glaĉeroj de Svislando | ||
Mont-Miné-Glaĉero (germane Mont-Miné-Gletscher, france Glacier du Mont Miné) estas unu el la glaĉeroj je la suda fino de Val d'Hérens en la Valezaj Alpoj. La glaĉero havas longecon de 7 km, averaĝan larĝecon de 1 km kaj kovras areon de 10 km².
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Mont-Miné-Glaĉero havas sian originon sur la firnkovrita pasejo Col des Bouquetins (3357 m s.m.), kiu situas sur la landlimo inter Svislando kaj Italio inter la rokkresto de Bouquetins (3838 m s.m.) en okcidento kaj Tête Blanche (3710 m s.m.) en oriento. Tra glaĉerigita kresto norde de Tête Blanche Mont-Miné-Glaĉero estas ligita kun Ferpècle-Glaĉero, kiu fluas oriente paralele kun ĝi. Mont-Miné-Glaĉero fluas norden, flankigita okcidente de Aiguille de la Tsa (3668 m s.m.) kaj Dent de Perroc (3676 m s.m.) kaj oriente de Mont Miné (3029 m s.m.). La glaĉerlango finiĝas nuntempe je alteco de 2070 m s.m.. Ĉi-tie elfluas la rivero Borgne de Ferpècle, kiu fluas tra Val d'Hérens al Rodano.
Historio
[redakti | redakti fonton]Dum la kulmino de la Eta Glaciepoko en la 19-a jarcento Mont-Miné- kaj Ferpècle-Glaĉero reunuiĝis norde de Mont Miné kaj fluis ankoraŭ 1 km pli malsupren al la valo. Ambaŭ glaĉeroj tamen ek de tiam multe retiriĝis. En la ligregiono formiĝis dumtempe natura baraĵo malantaŭ kiu estiĝis lago, kiu en somero 1952 rompiĝis kaj kaŭzis inundon de Val d'Hérens kun granda damaĝo.
Akcidento de la Glaĉero-Patrolo
[redakti | redakti fonton]Je la 3-a Glaĉer-Patrolo (france Patrouille des Glaciers) en la jaro 1949 akcidentiĝis la partoprenantoj Maurice Crettez, Robert Droz kaj Louis Thétaz en glaĉerfendo kaj povis nur post ok tagoj esti savitaj. Pro ĉi-tiu akcidento la evento estis malpermesita por multaj jaroj kaj povis esti reokazigita denove nur en la jaro 1983.