Plaine-Morte-Glaĉero: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
eNeniu resumo de redakto |
e r2.6.4) (robota aldono de: nn:Plaine Morte |
||
Linio 42: | Linio 42: | ||
[[fr:Glacier de la Plaine Morte]] |
[[fr:Glacier de la Plaine Morte]] |
||
[[nl:Rätzligletsjer (Plaine Morte)]] |
[[nl:Rätzligletsjer (Plaine Morte)]] |
||
[[nn:Plaine Morte]] |
|||
[[pl:Glacier de la Plaine Morte]] |
[[pl:Glacier de la Plaine Morte]] |
Kiel registrite je 13:52, 5 nov. 2011
Plaine-Morte-Glaĉeo | |||
---|---|---|---|
Plaine-Morte-Glaĉero | |||
glaĉero | |||
Estiĝloko | Wildstrubel | ||
Longeco | 5,2 km | ||
Larĝeco | 2 km | ||
Areo | 9,09 km² | ||
Glacikvanto | 0,5 km³ | ||
Elfluanto(j) | Trüebbach→Simme→Aro/ Tièche→Rodano | ||
Jara retiriĝo/kresko | 0 m retiriĝo en 2000 | ||
Glaĉeroj de Svislando | |||
Plaine-Morte-Glaĉeo aŭ Rätzli-Glaĉero (france Glacier de la Plaine Morte, germane Plaine-Morte-Gletscher kaj ankaŭ Rätzligletscher) estas ebenaĵglaĉero en la Bernaj Alpoj en Svislando. La glaĉero havas longecon de oriento al okcidento de 5,2 km, larĝecon de 2 km kaj kovras areon de proksimume 9,09 km².
Priskribo
La plej granda parto de Plaine-Morte-Glaĉero situas sur alteco de inter 2700 ĝis 2800 m sur altebenaĵo en la Wildstrubel-Masivo. La suda bordo de la glaĉero kongruas pli-malpli kun la limo inter la Kantono Berno kaj la Kantono Valezo. Nororiente la glaĉeron limigas la montoj Wildstrubel (3244 m s.m.) kaj Schneehorn (3178 m s.m.), en la sudo la kresto de Faverges (2'968 m s. m.), Morthorno (germane Tothorn kaj france Sex Mort, alteco 2935 m s.m.) kaj Pointe de la Plaine Morte (2927 m s.m.), norokcidente Weisshorn (2948 m s.m.) kaj Gletscherhorn (2943 m s.m.). Je la norda flanko la glaĉero disponas pri malforta deklivo kaj elfluas el ĝi mallarĝa glaĉerlango, kiu finiĝas nuntempe je alteco de 2480 m s.m.. Ĉi-tie fontas Trüebbach, kiu kun belegaj akvofaloj falas al Rezlialp kaj tie kuniĝas kun la fontakvo de Siebenbrunnen al la rivero Simme, kiu alfluas al Aro. El mallonga lango sudoriente fontas alia degelakva rivero, nome Tièche, kiu estas alfluanto de Rodano. La degelakvo de Plaine-Morte-Glaĉero tiel fluas kaj alMediteraneo kaj al la Norda Maro.
Historio
Dum la kulmino de la Eta Glaciepoko dum la mezo de la 19-a jarcento la nordaglaĉerlango fluis multe pli profunden en la valon inter la norda deklivo de inter Gletscherhorn kaj Wildstrubel. Post la retiriĝo de la glaĉero estiĝis je alteco de 2265 m la Rezli-Glaĉerlageto. La glacivolumeno de la ebenaĵglaĉero dum la lastaj 100 jaroj ankaŭ multe malpliiĝis. En la marĝena regiono de la glaĉero estiĝis kelkaj parte kun degelakvo plenigitaj trogoj.
Tursimo
El la tursima loko Crans-Montana en Kantono Valezo aertelfero kondukas al la Pointe de la Plaine Morte, de kie eblas aliri la la glaĉerregiono. Je la suda bordo de la glaĉero ekzsitas du skiliftoj, kiuj servas la glaĉeran skiregionon, kie eblas skiado kaj neĝtabulado ankaŭ en somero. La vasta glaĉerebenaĵo (en la ebena parto apenaŭ ekzistas glaĉerfendoj, taŭgax tre bone por skikurado.
Eksteraj ligiloj
greke Plaine-Morte-Glaĉero en la Svisa Glaĉer-Mezurreto