Theodul-Glaĉeroj: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Linio 6: | Linio 6: | ||
===Suba Theodul-Glaĉero=== |
===Suba Theodul-Glaĉero=== |
||
La ĉefa glacireivero moviĝas norden en valon kaj ek de ĉi-tie nomiĝas Suba Theodul-Glaĉero. Ĝi havas longecon de 7 km kaj averaĝan larĝecon de 1 km kaj kovras areon de proksimume 10 km². De dekstre alfluas al ĝi ''Et-Materhorn-Glaĉero'' el la kruta valo inter [[Eta Materhorno]] kaj [[Breithorn]] kaj iomete pli malsupre al la Suba Theodul-Glaĉero ankaŭ alfluas de la nordflanko de Breithorn ''Triftji-Glaĉero'' (kiu havas longecon de 2 km kaj areon de 1.5 km² kaj kiun oni ne miksu kun la [[ |
La ĉefa glacireivero moviĝas norden en valon kaj ek de ĉi-tie nomiĝas Suba Theodul-Glaĉero. Ĝi havas longecon de 7 km kaj averaĝan larĝecon de 1 km kaj kovras areon de proksimume 10 km². De dekstre alfluas al ĝi ''Et-Materhorn-Glaĉero'' el la kruta valo inter [[Eta Materhorno]] kaj [[Breithorn]] kaj iomete pli malsupre al la Suba Theodul-Glaĉero ankaŭ alfluas de la nordflanko de Breithorn ''Triftji-Glaĉero'' (kiu havas longecon de 2 km kaj areon de 1.5 km² kaj kiun oni ne miksu kun la [[Trift-Glaĉero]] okcidente de [[Zermatt]], kiu portas la saman nomon). La [[glaĉerlango]] finiĝas nuntempe sur alteco de proksimume 2400 m s.m. iomete supre de [[Gorner-Glaĉero]]. Ankoraŭ antaŭ malmultaj jaroj Suba Theodul-Glaĉero estis [[tributglaĉero]] de Gorner-Glaĉero, sed la ligo intertempe fordegelis. |
||
===Supra Theodul-Glaĉero=== |
===Supra Theodul-Glaĉero=== |
Kiel registrite je 08:57, 7 apr. 2008
Theodul-Glaĉeroj | |
---|---|
glaĉero | |
koordinatoj ankoraŭ mankas | |
Theodul-Glaĉeroj (germane Theodulgletscher) estas du ligitaj glaĉeroj en la Valezaj Alpoj, Svislando, kiu apartenas al la sistemo de la Gorner-Glaĉero. La pli estas valglaĉero, kiu nomiĝas Suba Theodul-Glaĉero (germane Unterer Theodulgletscher), dum la malpli granda estas deklivglaĉero nomita Supra Theodul-Glaĉero (germane Oberer Theodulgletscher). Iliaj mezaj koordinatoj estas 45° 57′ 20″ N 7° 43′ 50″ O / 45.95556 °N, 7.73056 °O (mapo)Koordinatoj: 45° 57′ 20″ N 7° 43′ 50″ O / 45.95556 °N, 7.73056 °O (mapo).
Priskribo
La du Theodul-Glaĉero havas sian originon ĉe la okcidenta kaj sudokcidenta flanko de Breithorn kaj sur la glaĉerigita Gobba di Rollin (3899 m s.m.) je la landlimo de Svislando kaj Italio. La vasta firnkamp je lateco de 3800 m s.m. nomiĝas ankaŭ Breithorn-Plataĵo. Ĝi estas ligita kun Valtournenche-Glaĉero, Aventine-Glaĉero kaj la Granda Verra-Glaĉero sur la itala flanko de la Monte-Rosa-Masivo. La glaĉero fluas nun norden laŭ la okcidenta flanko de la rokpinto de la Eta Materhorno kaj disiĝas oriente de Theodulhorn (3469 m s. m.) en du glacireiverojn.
Suba Theodul-Glaĉero
La ĉefa glacireivero moviĝas norden en valon kaj ek de ĉi-tie nomiĝas Suba Theodul-Glaĉero. Ĝi havas longecon de 7 km kaj averaĝan larĝecon de 1 km kaj kovras areon de proksimume 10 km². De dekstre alfluas al ĝi Et-Materhorn-Glaĉero el la kruta valo inter Eta Materhorno kaj Breithorn kaj iomete pli malsupre al la Suba Theodul-Glaĉero ankaŭ alfluas de la nordflanko de Breithorn Triftji-Glaĉero (kiu havas longecon de 2 km kaj areon de 1.5 km² kaj kiun oni ne miksu kun la Trift-Glaĉero okcidente de Zermatt, kiu portas la saman nomon). La glaĉerlango finiĝas nuntempe sur alteco de proksimume 2400 m s.m. iomete supre de Gorner-Glaĉero. Ankoraŭ antaŭ malmultaj jaroj Suba Theodul-Glaĉero estis tributglaĉero de Gorner-Glaĉero, sed la ligo intertempe fordegelis.
Supra Theodul-Glaĉero
La dua brako fluas rekte norden sur altebenaĵon kaj formas kun la glacio, kiu alfluas de Theodulhorn kaj Furgghorn (3453 m s. m.) la Supran Theodul-Glaĉeron, kiu je granda parto de sia areo havas deklivon de ĉirkaŭ 15 %. Okcidente la Supra Theodul-Glaĉero estas ligita kun Furg-Glaĉero, kiu situas ĉe la orienta piedo de Materhorno.
Somerskiado
Je la supra parto de la Theodul-Glaĉeroj kaj la Rosa-Altebenajco inter 2900 kaj 3900 m s. m. troviĝas granda somerskiregiono kun neĝareo de 36 km², 21 km da sekurigitaj skivojoj, 6 skiliftoj kaj aerotelefero. La neĝkvalito estas mirinda kaj la belvido ne komparebla. Oni povas ekvidi de tie preskaŭ ĉiujn 4000-metrajn montojn de Svislando. Paradizo por la neĝtabulistoj estas la tiel nomita Gravity Park sur Supra Theodul-Glaĉero: 200-metra supertubo, duontubo kaj aliaj instlaĵoj plenigas la plej grandajn dezirojn de la neĝtabulistaro. La skiregiono alireblas per trajno ĝis Zermatt kaj de tie per la aero-telefero al Eta Materhorno.
Eksteraj ligiloj
greke Satelita bildo sur Google-Mapo