Záhorce
Aspekto
Záhorce, hungare Erdőmeg estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Veľký Krtíš.
- Areo: km²
- Supermara alteco: 156 m
- Loĝantaro: 690
- Poŝtkodo: 991 06
- Aŭtokodo: VK
- Telefonprefikso: 47
Situo
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Veľký Krtíš troviĝas 11 km-ojn for.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1236 en formo "Zachara". En 1907 proksima vilaĝo Erdőszelestény (situanta laŭ Ipeľ) aliĝis al Erdőmeg. En 1910 loĝis tie 806 da homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Hont, al distrikto de Ipolynyék, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 740 da homoj, (705 slovakoj, 25 hungaroj).
Vidindaĵo
[redakti | redakti fonton]- klasikisma luterana preĝejo el la 18-a jarcento