Radnovce
Radnovce, hungare Nemesradnót (pli mallonge Radnót) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Rimavská Sobota.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 8 km²
- Supermara alteco: 173 m
- Loĝantaro: 700
- Poŝtkodo: 980 42
- Aŭtokodo: RS
- Telefonprefikso: 47
Situo
[redakti | redakti fonton]Radnovce situas lax rojo, laŭ traira flankovojo. Rimavská Sobota troviĝas 16 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1423 en formo Radnótfalu (=Radnót-vilaĝo). En 1910 loĝis en Nemesradnót 577 da homoj, (escepte 2 slovakojn ĉiuj hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Nemesradnót apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Feled, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 Nemesradnót rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Radnovce 643 da homoj, (546 hungaroj, 81 ciganoj, 11 slovakoj, unusola ĉeĥo).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- kalvinana preĝejo de 1875
- klasikisma nobeldomo el la 19-a jarcento
- statuoj pri Lajos Pósa kaj poeto Miklós Radnóti
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- naskiĝis en 1850 hungara verkisto, poeto Lajos Pósa
- naskiĝis Jakab Glatter, kies filo estis Miklós Radnóti, la poeto prenis sian novan nomon de la vilaĝo