Saltu al enhavo

Dulovo (distrikto Rimavská Sobota)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dulovo
municipo de Slovakio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 980 21 (pošta Bátka)
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 254  (2021) [+]
Loĝdenso 57 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 22′ N, 20° 11′ O (mapo)48.3738888920.19Koordinatoj: 48° 22′ N, 20° 11′ O (mapo) [+]
Alto 178 m [+]
Areo 4,43 km² ( 443 ha) [+]
Dulovo (Slovakio)
Dulovo (Slovakio)
DEC
Situo de Dulovo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Dulovo, Slovakia [+]
vdr
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Dulovo
Dulovo situas en la plej griza regiono

Dulovo, hungare Dúlháza estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Rimavská Sobota. Ĝis 1927 la oficiala slovaka nomo estis Dulovec.

Dulovo situas sub piedoj de monto 266 m-ojn alta, laŭ rojo, fine de mallonga sakovojo. Rimavská Sobota troviĝas 12 km-ojn.

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1455. En 1910 loĝis en Dúlháza 210 da homoj, (180 hungaroj, 2 slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon Dúlháza apartenis al Hungara Reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Feled, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. Inter 1964-1990 Dulovo ne estis municipo. En 2001 loĝis en Dulovo 201 da homoj, (131 ciganoj, 60 hungaroj, 10 slovakoj).

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]