|
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Stanovice
|
Stanovice (germane Donawitz) estas municipo de Ĉeĥio, en Regiono Karlovy Vary, en distrikto Karlovy Vary. Ĝi situas sur altaĵo sur la maldekstra bordo de rojo Lomnický potok, sur kiu estis en la jaroj 1973–1978 konstruita rezervujo Stanovice provizanta per trinkakvo urbon Karlovy Vary kaj la ĉirkaŭaĵon. La municipo havas kvar partojn: 2 km malproksiman Nové Stanovice, 3 km malproksiman Dražov kaj 5 km malproksiman Hlinky. Vivas ĉi tie 638 loĝantoj (2024). En la municipo troviĝas tri arkitekturaj memorindaĵoj: bienoj kun konstruaĵoj de franka tipo kun masonitaj teretaĝoj, trabfakaj etaĝoj kaj ornamitaj ŝildoj.
En la plej proksima ĉirkaŭaĵo de Stanovice troviĝas tiuj ĉi urboj: Karlovy Vary (14 km), Bečov nad Teplou (10 km), Horní Slavkov (10 km), Loket (14 km) kaj Bochov (18 km). La najbaraj municipoj estas Háje (2 km), Kolová (3 km), Březová (5 km), Teplička (3 km).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Krásno, Březová, Teplička, Karlovy Vary, Kolová, Bečov nad Teplou, Bochov, Horní Slavkov, Pila, Útvina kaj Loket.
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1358.
Direkte al Nové Stanovice estis post la dua mondmilito malkovritaj tri tomboj kun ses viktimoj de marŝo de morto. Post fino de la milito okazis forŝovo de sudetgermanoj, kaj per tio ankaŭ granda sinko de la nombro de loĝantoj.
Proksime de municipo Stanovice okazis en la jaro 1951 interpafado. Nokte el la 14-a je la 15-a de oktobro 1951 okazis verŝajne la plej granda amasa fuĝo el komunismaj tendaroj. Dek unu malliberigitoj sukcesis fuĝi el ŝakto n-ro 14 de uraniaj minejoj de Jáchymov proksime de Horní Slavkov. La fuĝo verŝajne ne sukcesis, la duan tagon la plimulto de la fuĝintaj malliberigitoj estis kaptita aŭ pafmortigita ĉe Stanovice. El ĉirkaŭigo sukcesis eskapi nur František Čermák, kiu estis pli poste pafmortigita dum transiro de la ŝtatlimo ĉe Malacky, kaj Miroslav Hasil, kiu venis ĝis Dolní Bojanovice, kie li estis pli poste malkaŝita al Státní bezpečnost. Ne estas klare, ĉu li pafmortigis sin mem aŭ ĉu pafmortigis lin membro de StB. El la dek unu fuĝintoj supervivis nur Karel Kukal kaj Zdeněk Štich, la ceteraj estis aŭ pafmortigitaj dum la fuĝo aŭ kondamnitaj al mortpuno.[1]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 2 603 |
---|
1880 | 2 733 |
---|
1890 | 2 682 |
---|
1900 | 2 745 |
---|
1910 | 2 581 |
---|
1921 | 2 358 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 2 368 |
---|
1950 | 698 |
---|
1961 | 670 |
---|
1970 | 616 |
---|
1980 | 543 |
---|
1991 | 457 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 489 |
---|
2014 | 596 |
---|
2016 | 621 |
---|
2017 | 635 |
---|
2018 | 632 |
---|
2019 | 630 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 629 |
---|
2021 | 571 |
---|
2022 | 610 |
---|
2023 | 624 |
---|
2024 | 638 |
---|
- Domo n-ro 1, la tn. kamparana korto Stanovice, antaŭe nomata Korto de Hain, estadis en la pasinteco la plej ekspoziciata en la paroĥo. Temas pri kelke da konstruaĵoj de franka tipo kun masonita teretaĝo kaj trabfaka etaĝo kun tipa ornamaĵo de la ŝildo.
- Domo n-ro 72
- Preĝejo de Apero de Sinjoro
-
Kamparana korto Stanovice, ĉefa enveturejo
-
Stanovice, preĝejo de Apero de Sinjoro kaj paroĥo
-
-
Stanovice, trabfaka domo n-ro 72 (2012)
-
Stanovice, futballudejo kaj kabinoj kaj kovrita tribuno (2012)
-
Trabfaka domo Stanovice 69
- ↑ František Šedivý: Tragédie u Stanovic. Zpravodaj Konfederace politických vězňů, 5/2001, roč. 8., prosinec 2001, str. 12–13. [1] - reguligita elektronika versio de la sama artikolo.
Partoj de municipo Stanovice (4) |
---|
|
|