Armea spaco Hradiště
Armea spaco Hradiště | |||
ĉeĥe: Vojenský újezd Hradiště | |||
armea spaco | |||
|
|||
Oficiala nomo: Vojenský újezd Hradiště | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Karlovy Vary | ||
Distrikto | Distrikto Karlovy Vary | ||
Administra municipo | Armea spaco Hradiště | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Doupova montaro | ||
Situo | Armea spaco Hradiště | ||
- alteco | 335 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 10′ 30″ N 13° 02′ 48″ O / 50.17500 °N, 13.04667 °O (mapo) | ||
Plej alta punkto | |||
- alteco | 934 m s. m. | ||
Katastro | 280,8 km² (28 080 ha) | ||
Loĝantaro | 0 (2019) | ||
Denseco | 0 loĝ./km² | ||
Establo | 1953 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | |||
NUTS 3 | CZ041 | ||
NUTS 4 | CZ0412 | ||
NUTS 5 | CZ0412 555177 | ||
Katastraj teritorioj | 5 | ||
Partoj de spaco | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 9 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Teritorio de armea spaco
| |||
Vikimedia Komunejo: Vojenský újezd Hradiště | |||
Retpaĝo: www.vojujezd-hradiste.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Armea spaco Hradiště estas armea spaco troviĝanta en distrikto Karlovy Vary en Regiono Karlovy Vary inter urboj Karlovy Vary, kie ankaŭ havas sidejon ties armespaca oficejo, Bochov, Kadaň kaj Podbořany en montaro Doupova montaro. Ĝi havas areon 280,8 km², ĝi do estas la plej granda armea spaco en Ĉeĥio. Supermara alteco de la teritorio moviĝas ĉirkaŭ 500 ĝis 700 m; la plej malalta loko estas sur ŝoseo sur la dekstra bordo de rivero Ohře inter Velichov kaj Vojkovice ĉe okcidenta limo de la armea spaco, la plej alta punkto de la spaco (kaj de la tuta montaro Doupovské hory) estas monto Hradiště (934 m) en ĝia centra parto. En la armea spaco estas registrita neniu loĝanto.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Radonice, Valeč, Podbořanský Rohozec, Kyselka, Velichov, Verušičky, Vojkovice, Stráž nad Ohří, Stružná, Kadaň, Klášterec nad Ohří, Mašťov kaj Okounov.
Historio
[redakti | redakti fonton]AS Hradiště estis establita per decido de prezidantaro de Registaro de Ĉeĥio el la 4-a de marto 1953 kun rea valideco al 1-a de februaro 1953, estis detruitaj multaj municipoj kaj neniigitaj multaj memorindaĵoj. Ĝi estiĝis plejgrande sur teritorio de tiama distrikto Kadaň.
Sur la teritorio de la armea spaco antaŭe troviĝis pli da municipoj:
- Albeřice (en kelkaj dokumentoj indikata kiel Alběřice)
- Bražec
- Bukovina
- Činov
- Dlouhá
- Dlouhý Luh
- Dolní Lomnice
- Donín
- Doupov
- Doupovské Mezilesí
- Javorná
- Korunní
- Lučina
- Lučiny
- Malý Hlavákov
- Martinov
- Obrovice
- Oleška
- Ořkov
- Radnice
- Radošov
- Střelnice
- Svatobor
- Tocov
- Zakšov
- Žďár
En sektoro de Doupovské dráhy situanta sur la teritorio de la spaco estis haltigita trafiko kaj la fervojlinio estis mallongigita nur ĝis Kadaňský Rohozec.
Malgrandigo de la armea spaco
[redakti | redakti fonton]Per leĝo n-ro 15/2015 Sb., pri limoj de armeaj spacoj, estiĝis ekde la 1-a de januaro 2016 el katastraj teritorioj Bražec u Doupova kaj Bražec u Těšetic nova municipo Bražec kaj el katastra teritorio Doupovské Hradiště municipo Doupovské Hradiště, ambaŭ per tio samtempe el la armea spaco elmembriĝis. Plu la katastra teritorio Albeřice u Hradiště aliĝis al municipo Verušičky, Kyselka u Hradiště al municipo Kyselka, Okounov u Hradiště al municipo Okounov, Podbořanský Rohozec u Hradiště I kaj Podbořanský Rohozec u Hradiště II al municipo Podbořanský Rohozec, Radonice u Hradiště al municipo Radonice, Stráž u Hradiště I kaj Stráž u Hradiště II al municipo Stráž nad Ohří, Valeč u Hradiště al municipo Valeč kaj Vojkovice u Hradiště I kaj Vojkovice u Hradiště II al municipo Vojkovice (katastra teritorio Okounov u Hradiště, Podbořanský Rohozec u Hradiště I kaj II kaj Radonice u Hradiště do samtempe transiris ĝis Regiono Ústí nad Labem). La restantan teritorion plu administras armespaca oficejo en urbo Karlovy Vary.
La teritorio de la armea spaco plu konsistas el katastraj teritorioj Bražec u Hradiště, Doupov u Hradiště, Radošov u Hradiště, Tureč u Hradiště kaj Žďár u Hradiště.
|