La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1289.
Grandajn ŝanĝojn en la vivo de la vilaĝo alportis fino de la dua mondmilito. En ĝia fino venis en la vilaĝon 350 rifuĝintoj kun okdek ĉevaloj. Taĉmentoj de Ruĝa Armeo alveturis ĝis Bražec la 11-an de majo 1945. Ĝis la jaro 1947 poste okazis ellandigo de germana loĝantaro. La malplenigitan municipon oni ne sukcesis enloĝigi.
La municipo poste pereis pro decido de prezidantaro de registaro de Ĉeĥoslovakio el la 4-a de marto 1953 pro establo de armea ekzercspaco Hradiště, nome kun rea valideco al la 1-a de februaro 1953. Renovigita ĝi estis la 1-an de januaro 2016, kiam okazis malgrandigo de armea spaco Hradiště, sur areo de la katastraj teritorioj Bražec u Doupova kaj Bražec u Těšetic.
La municipo havas aŭtobusan komunikon kun Karlovy Vary, Bochov, Valeč kaj Žlutice. Tra la norda rando de la municipo sur la limo de la armea spaco kondukas biciklovojo numero 2249 el Ostrov ĝis Valeč, tra Dolní Valov aliĝas biciklovojo n-ro 2233 de Toužim kaj Bochov.