Horné Plachtince
Horné Plachtince | |
hungare: Felsőpalojta, germane: Oberplachtintz | |
municipo | |
|
|
Oficiala nomo: Horné Plachtince | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Banská Bystrica |
Distrikto | Distrikto Veľký Krtíš |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Hont |
Rivero | Plachtinský potok |
Situo | Horné Plachtince |
- alteco | 243 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 14′ 18″ N 19° 17′ 00″ O / 48.23833 °N, 19.28333 °O (mapo) |
Areo | 10,532677 km² (1 053,27 ha) |
Loĝantaro | 214 (31.12.2010) |
Denseco | 20,32 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1244 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 991 24 |
Telefona antaŭkodo | +421 47 |
Aŭtokodoj | VK |
NUTS | 516023 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
| |
Vikimedia Komunejo: Horné Plachtince | |
Retpaĝo: www.horneplachtince.tym.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Horné Plachtince (hungare Felsőpalojta [felŝOpalojta], germane Oberplachtintz) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
[redakti | redakti fonton]Horné Plachtince situas en valo, fine de sakovojo. Veľký Krtíš troviĝas je 7 km.
La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko kaj ferepoko. Baldaŭe keltoj vivis tie. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1243 en formo "Palatha". Kiel aparta parto, tiu loko menciiĝis en 1337 en latina formo "Palatha Superior". En 1275 ĝi ricevis doganprenan rajton, poste ĝi iĝis kampurbo kun bazarada rajto ekde 1465. En 1685 la turkoj okupis la urbeton. En 1715 oni komputis tie 26 domojn kaj 3 nobeldomojn. En 1796 la tutlanda geografia libro taksis la lokon duaklasa. En 1828 loĝis tie 300 loĝantoj en 50 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Felsőpalojta 311 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Hont, al distrikto de Vinica, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Horné Plachtince 202 homoj, (197 slovakoj).
Ĉi tie naskiĝis slovaka aktoro kaj politikisto Milan Kňažko.