Hrušovo
Hrušovo, hungare Balogrussó (balogruŝO) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Rimavská Sobota. Ĝis 1899 la oficiala hungara nomo estis Hrussó. Ankoraŭ 2 setlejoj apartenas al la municipo.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 11 km²
- Supermara alteco: 105 m
- Loĝantaro: 180
- Poŝtkodo: 980 42
- Aŭtokodo: RS
- Telefonprefikso: 47
Situo
[redakti | redakti fonton]Hrušovo situas sur malebenaĵo, laŭ rojo, laŭ flankovojoj. Rimavská Sobota troviĝas 17 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1297 en formo "Huruswa". Fine de la 17-a jarcento dum militiro la poloj detruis la vilaĝon. En 1910 loĝis en Balogrussó 229 da homoj, (plejparte slovakoj, 5 hungaroj, 2 ĉeĥoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Ratkó, poste al Ĉeĥoslovakio, fine inter 1938-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. Dum la 2-a mondmilito la loĝantoj apogis la partizanojn. En 2001 loĝis en Hrušovo 227 da homoj, (220 slovakoj).
Vidindaĵo
[redakti | redakti fonton]- luterana preĝejo de 1786, renovigita en 1904
- sonorilostablo el la 18-a jarcento
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En la iama Hrussó naskiĝis:
- hungara luterana episkopo Gergely Fabri
- hungara jezuito, profesoro Ádám Fitter.