Sokolov
Sokolov (Falknov nad Ohří) | |||
germane Falkenau an der Eger | |||
urbo | |||
Sokolova kasteleto
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Sokolov | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Karlovy Vary | ||
Distrikto | Distrikto Sokolov | ||
Administra municipo | Sokolov | ||
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio | ||
Riveroj | Ohře, Svatava | ||
Situo | Sokolov | ||
- alteco | 401 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 10′ 00″ N 12° 39′ 00″ O / 50.16667 °N, 12.65000 °O (mapo) | ||
Areo | 22,9 km² (2 290 ha) | ||
Loĝantaro | 22 155 (2024) | ||
Denseco | 967,47 loĝ./km² | ||
Baseno | Sokolova baseno | ||
Unua skribmencio | 1279 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 356 01 - 356 05 | ||
NUTS 3 | CZ041 | ||
NUTS 4 | CZ0413 | ||
NUTS 5 | CZ0413 560286 | ||
Katastraj teritorioj | 4 | ||
Partoj de urbo | 4 | ||
Bazaj setlejunuoj | 18 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Sokolov | |||
Retpaĝo: www.sokolov.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Sokolov estas distrikta urbo en Ĉeĥio kun 22 155 loĝantoj (2024), situanta en okcidenta Bohemio, 16 km okcidente de urbo Karlovy Vary. La industria centro en valo de rivero Ohře estas centro de ampleksa regiono de minado de brunkarbo. En la ĉirkaŭaĵo estas vico da minejoj, hidroelektrejoj kaj ĥemiaj uzinoj, kiuj tre difektigas vivmedion. Rekte en la urbo estas ĥemia industrio, maŝinindustrio, vitroindustrio, poligrafia industrio kaj teksindustrio. Ampleksa konstruado de loĝkvartaloj. Laŭ la urbo nomiĝas Sokolova baseno.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Staré Sedlo, Březová, Horní Slavkov, Svatava, Dolní Rychnov, Citice, Těšovice, Rovná, Královské Poříčí kaj Loket.
Historio
Devene tio estis vilaĝo el la 2-a duono de la 13-a jarcento nomata Sokolí Dvůr. La vilaĝo fariĝis urbo en la jaro 1313, en la jaroj 1366–1434 Sokolov estis reĝa urbo. Post husanaj militoj ĝi denove enfalis en servutulan administradon. Ekde la 1-a duono de la 15-a jarcento ĝis batalo sur Blanka Monto ĝi estis posedaĵo de familio de Šlik-anoj, post la jaro 1622 ĝi apartenis al Nostic-anoj. En la 19-a jarcento ligis al la minado grandega industria evoluo, kiu forŝovis ĝis nun superantan agrikulturan produktadon (en la ĉirkaŭaĵo estis vico da vinberejoj). Plimulto da loĝantoj estis post la dua mondmilito forŝovita Germanion. Sokolov ricevis sian nomon en la jaro 1948, antaŭe ĝi nomiĝis Falknov.
Baroka kastelo devenas el la 2-a duono de la 17-a jarcento, ĉirkaŭ la jaro ĝi estis empire alikonstruita. Nuntempe ĝi estas sidejo de Minista muzeo. Urbodomo en placo estas el la jaroj 1820–1830. En la placo staras statuo de falkbredisto (falko estas ĉeĥe sokol) el la fino de la 18-a jarcento. Laŭ mito li estis fondinto de la urbo (de tie devenas germana nomo Falkenau – Falknov; ĉeĥe poste Sokolov laŭ sokol).
Loĝantaro
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 4 370 |
1880 | 5 250 |
1890 | 6 530 |
1900 | 7 376 |
1910 | 8 867 |
1921 | 10 151 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 11 381 |
1950 | 8 977 |
1961 | 17 574 |
1970 | 20 015 |
1980 | 28 523 |
1991 | 25 210 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 25 081 |
2014 | 23 879 |
2016 | 23 678 |
2017 | 23 546 |
2018 | 23 438 |
2019 | 23 241 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 23 033 |
2021 | 21 484 |
2022 | 22 097 |
2023 | 22 227 |
2024 | 22 155 |
Partoj de urbo
Sokolov krom la propra urbo konsistas el tri pluaj partoj:
Antaŭe estis konsisto de Sokolov ankaŭ hodiaŭ memstara kampurbo Svatava kaj ankaŭ municipoj Dolní Rychnov kaj Těšovice.[1]
Referencoj
- ↑ Historický lexikon obcí České republiky 1869–2005, II. díl. Praha: Český statistický úřad, 2006. (ISBN 80-250-1311-1). S. 111, 509 a 529.
|