Konfuceo (latine Confucius, latinigo de la ĉina nomo Kǒngfūzǐ (孔夫子) [khung fu ci], ekzistas pluraj transskribmanieroj) estis grava ĉina instruisto, verkisto, politikisto, kaj filozofo, kies ideoj, nomataj konfuceismo, profunde influis multajn aziajn kulturojn. Li influis la ĉinan socion per sia penso ĝis la nuna jarcento.
«Saĝecon oni povas atingi: 1. per sperto, tio estas la plej malfacila maniero; 2. per imitado, tio estas la plej facila vojo; 3. per rezonado, tio estas la plej nobla vojo. »