Soľ
Soľ | |
hungare: Sókút | |
municipo | |
Municipa ofico en Soľ
| |
|
|
Oficiala nomo: Soľ | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Prešov |
Distrikto | Vranov nad Topľou |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Zemplín |
Montaro | Slanské vrchy |
Najbaras kun | Rudlov |
Rivero | Topľa |
Situo | Soľ |
- alteco | 143 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 55′ 40″ N 21° 35′ 50″ O / 48.92778 °N, 21.59722 °O (mapo) |
Areo | 10,292 km² (1 029,2 ha) |
Loĝantaro | 2 443 (31.12.2010) |
Denseco | 237,37 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1252 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 094 35 |
Telefona antaŭkodo | +421-57 |
Aŭtokodoj | VT |
NUTS | 529176 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo en Regiono Prešov
| |
Vikimedia Komunejo: Soľ | |
Retpaĝo: www.obecsol.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Soľ, hungare Sókút [ŝOkUt] estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
[redakti | redakti fonton]Soľ situas en valo de rojo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Hanušovce nad Topľou-Vranov nad Topľou. La lasta urbo troviĝas je 8 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1252 laŭ tiama hungara ortografio "Sowkwth" (=saloputo). La vilaĝanoj longe profitis salan puton, tial eĉ la loknomo prenis ĝin. En 1663 pro pesto multaj mortis. En 1831 la loĝantoj ribelis pro ĥolero. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Sókút 759 homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Varannó, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Soľ 2202 homoj, (1641 slovakoj, 500 ciganoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika gotika preĝejo omaĝe al Reĝo Kristo el la 15-a jarcento, post 2 jarcentoj ĝi barokiĝis, en 1884 novgotikiĝis, en 1933 nova altaro konstruiĝis
- skulptaĵo pri Reĝo Kristo de 2000
- luterana preĝejo de 1793, turo alkonstruiĝis en 1864, en 1999 ĝi renoviĝis
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En la iama Sókút naskiĝis hungara stenografisto Andor Balogh.