Saltu al enhavo

Drienica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Drienica
hungare: Felsősom, rutene: Дрєніця, germane: Schomdorf
municipo
Vido al Drienica
Oficiala nomo: Drienica
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Prešov
Distrikto Distrikto Sabinov
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Ŝariŝo
Montaro Čergov
Situo Drienica
 - alteco 473 m s. m.
 - koordinatoj 49° 07′ 46″ N 21° 06′ 34″ O / 49.12944 °N, 21.10944 °O / 49.12944; 21.10944 (mapo)
Areo 10,22 km² (1 022 ha)
Loĝantaro 714 (31.12.2011)
Denseco 69,86 loĝ./km²
Unua skribmencio 1343
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 083 01
Telefona antaŭkodo +421-51
Aŭtokodoj SB
NUTS 524344
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Vikimedia Komunejo: Drienica
Retpaĝo: www.drienica.sk
Portalo pri Slovakio

Drienica (hungare Felsősom [felŝOŝom], germane Schomdorf [ŝomdorf], rutene Дрєніця [drjenicja]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Drienica situas laŭ traira flankovojo. Sabinov troviĝas je 4, Prešov je 20 km.

La unua mencio okazis pri la templo en 1332, pri la vilaĝo en 1343. En 1427 34 familioj pagis impostojn. En la 16-a jarcento rutenoj alvenis. En 1567 90 vilaĝanoj loĝis en 13 domoj, en 1600 150 vilaĝanoj en 21 domoj, en 1787 337 vilaĝanoj en 56 domoj, en 1828 475 vilaĝanoj en 62 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Felsősom 489 homoj, (rutenoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros, al distrikto de Sabinov, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1949 la slovaka loknomo iĝis anstataŭ Šoma la nuna Drienica. En 2001 vivis en Drienica 671 homoj, (655 slovakoj).

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]