Ostrovačice
Ostrovačice | |||
germane Schwarzkirchen | |||
kampurbo | |||
Ĉefa strato en Ostrovačice
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Ostrovačice | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Sudmoravia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Brno-provinco | ||
Administra municipo | Rosice | ||
Historiaj regionoj | Grandmoravia imperio, Moravio | ||
Situo | Ostrovačice | ||
- alteco | 330 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 12′ 23″ N 16° 25′ 07″ O / 49.20639 °N, 16.41861 °O (mapo) | ||
Katastro | 7,82 km² (782 ha) Ostrovačice | ||
Loĝantaro | 888 (2024) | ||
Denseco | 113,55 loĝ./km² | ||
Sulko | Boskovica sulko | ||
Unua skribmencio | 1255 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 664 81 | ||
NUTS 3 | CZ064 | ||
NUTS 4 | CZ0643 | ||
NUTS 5 | CZ0643 583600 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de kampurbo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Ostrovačice | |||
Retpaĝo: www.ostrovacice.eu | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Ostrovačice estas kampurbo en Ĉeĥio proksime de Brno, 4 km de Rosice nord-oriente. Vivas ĉi tie 888 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Říčany, Popůvky, Rosice, Brno, Veverské Knínice kaj Omice.
En la kampurbo vivis la verkistoj Alois kaj Vilém Mrštík, kies romano (de Vilém) Fabelo de la majo (pri amo de Rikardĉjo kaj Helenjo) trovis sian agadon en la loka ĉasistejo. Antaŭ la ĉasistejo nun staras marmora statuo de Helenjo (skulptisto Emil Hlavica) ĉe la t. n. Akvofonto de Helenjo. En la vilaĝo troviĝas ankaŭ Memorejo de Fabelo de la majo, kiu priskribas detale la estiĝon de la romano kaj lokajn personojn, kiuj inspiris la poeton.
En la vilaĝo staras gotika preĝejo de Sankta Johano-Baptisto kaj de Sankta Venceslao, rekonstruita en la jaroj 1718-1719 kaj poste denove en 1805.
Proksime de Ostrovačice okazas motorciklaj konkursoj Rondo de Masaryk.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 639 |
1880 | 580 |
1890 | 624 |
1900 | 664 |
1910 | 706 |
1921 | 693 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 644 |
1950 | 642 |
1961 | 675 |
1970 | 618 |
1980 | 581 |
1991 | 568 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 575 |
2014 | 691 |
2016 | 716 |
2017 | 710 |
2018 | 703 |
2019 | 699 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 706 |
2021 | 789 |
2022 | 790 |
2023 | 813 |
2024 | 888 |
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- La preĝejo de Sankta Johano Baptisto kaj Sankta Venceslao[rompita ligilo]
- La memorejo „Fabelo de la majo“[rompita ligilo]
- Statuo de Helenjo[rompita ligilo]
- La ĉasistejo[rompita ligilo]
- La akvofonto de Helenjo[rompita ligilo]