Proksimume duono de la katastro de municipo troviĝas sur teritorio de naturparko Řehořkovo Kořenecko, en kiu situas ankaŭ naturrezervejo Pavlovské mokřady. Trafluas tra ili rivereto Bělá, kiu fontas ĉe domaro Pavlov. Proksime de la municipo, sed jam en katastra teritorio de Buková troviĝas Skalky, la plej alta monto de Drahana montetaro. Norde de la municipo, proksime de Kořenec, sed sur teritorio de Benešov, elstaras Paprč, la dua plej alta monto de Drahana montetaro.