Odry
Odry | |||
germane Odrau | |||
urbo | |||
Placo kun hotelo Max en Odry
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Odry | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Nový Jičín | ||
Administra municipo | Odry | ||
Historiaj regionoj | Ĉeĥa Silezio, Moravio | ||
Montaro | Oderské vrchy | ||
Rivero | Odro | ||
Situo | Odry | ||
- alteco | 274 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 39′ 50″ N 17° 49′ 51″ O / 49.66389 °N, 17.83083 °O (mapo) | ||
Areo | 74,08 km² (7 408 ha) | ||
Loĝantaro | 7 343 (2024) | ||
Denseco | 99,12 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1234 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 742 35 ĝis 742 38 | ||
NUTS 3 | CZ080 | ||
NUTS 4 | CZ0804 | ||
NUTS 5 | CZ0804 599701 | ||
Katastraj teritorioj | 8 | ||
Partoj de urbo | 9 | ||
Bazaj setlejunuoj | 15 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
| |||
Vikimedia Komunejo: Odry | |||
Retpaĝo: www.odry.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Odry estas urbo en Ĉeĥio situanta en distrikto Nový Jičín. En 2024 ĉi tie vivis 7 343 loĝantoj.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Jindřichov, Vražné, Větřkovice, Mankovice, Heřmanice u Oder, Heřmánky, Spálov, Fulnek, Suchdol nad Odrou, Vítkov, Jakubčovice nad Odrou kaj Bělotín.
Historio
[redakti | redakti fonton]Sur loko de devena slava vilaĝeto Vyhnanov, kiu estis unuafoje skribe menciata en la jaro 1234, estis konstruita verŝajne en la dua duono de la 13-a jarcento nova fortreso. En la 14-a jarcento Odry fariĝis jam signifa ĉirkaŭa centrejo. Dum husanaj militoj Odry estis apogpunkto, el kiu husanoj entreprenis invadojn en Silezion kaj Pollandon. La signifo de la husana Odry ascendis en la jaroj 1428 - 1432, kiam ĉi tie restadis Zikmundo Koributoviĉ, la konata litova princo kaj eksa kandidato je ĉeĥa reĝo. En la jaro 1481 la urbo estis enskribita en landajn tabulojn en Opava kaj ĝi fariĝis parto de opava princlando kaj Silezio.
En la 18-a jarcento oni minis en Odry kaj proksima ĉirkaŭaĵo plumbon kaj arĝenton. Jam en 1774 ĉi tie estis fondita fabriko por lana varo kaj ekde duono de la 19-a jarcento evoluis teksado. En la jaro 1866 ĉi tie komencis funkcii unua fabriko por gumo en la respubliko.
La nomo
[redakti | redakti fonton]La nomo de urbo Odry en la tuta historio ofte ŝanĝiĝis. En la jaro 1374 ĝi estas konata kiel in oppido nostro Odra (laŭvorte: en urbo de nia Odro), kio eble ne estis la vera nomo, sed verŝajne evoluis el tiu ĉi nomo en la jaro 1409 Odrae, poste en la jaro 1428 Odr, poste Odrau, kiu estis unuafoje uzita inter jaroj 1592 - 1588, Oderburgk iam en la jaro 1583, Odera dufoje en la jaroj 1584 kaj 1588, Odraw en 1608. La formon Odry oni komencis uzi dekomence de la 17-a jarcento.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 7 558 |
1880 | 7 010 |
1890 | 7 343 |
1900 | 7 496 |
1910 | 7 625 |
1921 | 6 644 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 7 112 |
1950 | 5 893 |
1961 | 6 617 |
1970 | 6 769 |
1980 | 7 311 |
1991 | 7 401 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 7 444 |
2014 | 7 361 |
2016 | 7 308 |
2017 | 7 291 |
2018 | 7 236 |
2019 | 7 227 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 7 285 |
2021 | 7 009 |
2022 | 7 274 |
2023 | 7 424 |
2024 | 7 343 |
Partoj de urbo
[redakti | redakti fonton]- Odry – preskaŭ la tuta katastro, samkiel ankaŭ la tuta konstruareo situas en Silezio, sed kelkaj parceloj en la orienta rando de la katastro mem situas en Moravio
- Dobešov – situas en Silezio
- Kamenka – situas en Silezio
- Klokočůvek – situas en Silezio
- Loučky – situas en Silezio
- Pohoř – preskaŭ la tuta katastro situas en MOravio, kelkaj parceloj en la okcidenta rando de la katastro mem situas en Silezio
- Tošovice – situas en Silezio
- Veselí – situas en Silezio
- Vítovka – situas en Silezio
Memorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Preĝejo de sankta Bartolomeo
- Eksa kastelo
- Urba memoriga zono
Signifaj naskiĝintoj
[redakti | redakti fonton]Al la historio de urbo apartenas ankaŭ signifaj lokaj naskiĝintoj:
- PhDr. JUDr. Heinrich Jan Demel (1808-1867) - matematikisto, astronomo, ekde la jaro 1850 direktoro de Tereziana akademio en Vieno.
- Inĝ. Eduard Gerlich (1836-1904) - technikisto kaj konstruisto de plimulto de aŭstriaj kaj svisaj montaraj fervojoj, profesoro de politekniko en Zuriko.
- Profesoro Anton Rolleder (1855-1912) - loka historiisto
- Emil Zimmermann (1861-1932) - signifa viena skulptisto
|