Holasovice (germaneKreuzendorf, ankaŭ Hollasowitz, poleHolasowice, Hołasowice) estas vilaĝo en Ĉeĥio, en distrikto Opava. Vivas ĉi tie 1 366 loĝantoj (2024).
La unua skribmencio pri Holasovice estas el la jaro 1155 en buleo de papoHadriano la 4-a. Multnombraj arkeologiaj trovitaĵoj atestas, ke aĝo de devena burgaro estas proksimume 4500 jaroj (ties areo konserviĝis grandamplekse). El la slava periodo trovitaĵoj ne estas, sed estas sendube, ke la burgaro estis sidejo de tribo de Holasidoj. Ekde la 13-a jarcento, kiam Opava akiris urbajn rajtojn, Holasice perdas sian signifon. Post la malvenkita prusia milito en la jaro 1742 fariĝis ŝtatlimo kun Germanio rivero Opava fluanta senpere laŭlonge laŭ Holasovice. Post la dua mondmilito la teritorio malantaŭ la rivero estis donita al Pollando, sed la limo estis transŝovita ĝis la katastro de Holasovice.
Ekde la 1964 Holasovice estas integrita vilaĝo, post novembro de 1989 kreas ĝin kvar partoj - Holasovice, Kamenec, Loděnice kaj Štemplovec.