Saltu al enhavo

Majaelrayo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Majaelrayo
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Komarko Montaro de Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19223
Retpaĝaro retejo
Demografio
Loĝantaro 53  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 7′ N, 3° 18′ U (mapo)41.112222222222-3.3019444444444Koordinatoj: 41° 7′ N, 3° 18′ U (mapo) [+]
Alto 1 185 m [+]
Areo 55 km² (5 500 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Majaelrayo (Kastilio-Manĉo)
Majaelrayo (Kastilio-Manĉo)
DEC
Situo de Majaelrayo
Majaelrayo (Hispanio)
Majaelrayo (Hispanio)
DEC
Situo de Majaelrayo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Majaelrayo [+]
vdr

Majaelrayo [maĥaelRAjo] estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 53 loĝantoj sur areo de 55 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas majaelrayeros respektive majaelrayeras.

Majaelrayo situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1186 m super marnivelo; je 68 km el Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 41°06′44″N 3°18′07″Ok.

Nordokcidente: El Cardoso de la Sierra Norde: Cantalojas Nordoriente: Cantalojas
Okcidente: El Cardoso de la Sierra Oriente: Valverde de los Arroyos
Sudokcidente: El Cardoso de la Sierra Sude: Campillo de Ranas Sudoriente: Campillo de Ranas

En 1877 la vilaĝo havis eĉ pli ol 600 loĝantojn. Poste venis iompostioma dekadenco.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 246 loĝantoj en 1950 al 60 en 2016, tio estis oni perdis preskaŭ 200 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Majaelrayo, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Majaelrayo kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 53 en 2023. El la 1980-aj jaroj tiu malgrando de loĝantaro stabiliĝis.

Forstado kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

La ekonomio historie baziĝis sur la brutobredado kaj en la ekspluatado de la arbaro por fabrikado de lignokarbo. Ĝi suferis gravan senloĝigadon en la dua duono de la 20-a jarcento. En 2008 ĝi jam havis malmultajn lokanojn kiuj loĝis permanente en la loko, parto el kiuj jam emeritaj, sed en la lastaj jaroj la loko estas rekuperanta loĝantaron eĉ jam loĝas en la vilaĝo kelkaj geedzoj kun infanoj.

La ĉefaj ekonomiaj resursoj aktuale estas rura turismo kaj konstruado, ne tiom pro nova loĝejo kiom ĉefe pro rehabilitado de antikvaj domoj protektitaj de la Institucioj de Kulturo pro ties alta valoro kiel historia kaj kultura heredo.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]