Saltu al enhavo

Castellar de la Muela

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Castellar de la Muela
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Komarko Senjorlando de Molina-Alto Tajo
Poŝtkodo 19328
Retpaĝaro retejo (arkivigita en nov. 2020)
Demografio
Loĝantaro 23  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 49′ N, 1° 46′ U (mapo)40.818888888889-1.7594444444444Koordinatoj: 40° 49′ N, 1° 46′ U (mapo) [+]
Alto 1 223 m [+]
Areo 21,38 km² (2 138 ha) [+]
Castellar de la Muela (Kastilio-Manĉo)
Castellar de la Muela (Kastilio-Manĉo)
DEC
Situo de Castellar de la Muela
Castellar de la Muela (Hispanio)
Castellar de la Muela (Hispanio)
DEC
Situo de Castellar de la Muela

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Castellar de la Muela [+]
vdr
Castellar de la Muela

Castellar de la Muela [kasteĜAR delaMŬEla] (Kastelejo de la Mueldento) estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 23 loĝantoj sur areo de 21,38 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1,1 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas castellarenses [kasteĝaRENses].

Situo kaj geografio

[redakti | redakti fonton]

Castellar de la Muela situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la orienta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1223 m super marnivelo; je 151 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 40°49′08″N 1°45′34″Ok. Najbaras la municipoj Hombrados, Morenilla, Prados Redondos, Molina de Aragón kaj Campillo de Dueñas.

La klimato estas kontinenta de tre malvarmaj vintroj, varmaj someroj kaj malmulta precipitaĵo. Pro altitudo, malabunda vegetaĵaro kaj manko de montoprotekto, okazas tre ekstremaj minimumaj temperaturoj. Temperaturoj estas averaĝe ĉiujare sub 10ºC kaj minimumaj monate sub 1ºC. Menciindas kontrasto inter tago kaj nokto, ĉirkaŭ 17ºC, sed oni ne superas la rekordon kiun havas Molina de Aragón kun 29,4ºC en 1981.

La domaro, prezidita de la preĝejo

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 37, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Castellar de la Muela, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Castellar de la Muela kie oni falis al 37 lokuloj en 2016 kaj al 23 en 2023.

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj. Vidindaĵo en la Ermitejo de Nia Sinjorino de la Carrasca kun ŝtontajlistaj markoj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]