Anton Schobloch (1835–1900), entreprenisto, komercisto - post la morto de Johann Anton Starck, ĉe kiu li laboris kiel komerca direktoro kaj kiu testamentis al li trionon de la kompanio, gvidis la firmaon Johann David Starck, kiun li en la jaro 1885 transgvidis al kompanio Dolové a průmyslové závody.
Johann Anton Starck (1808–1883), entreprenisto, la filo de Johann David Starck, deputito de Regna kaj Ĉeĥa landa deputitaro – li disvastigis la produktadon en kemia fabriko en Kaznějov je dumtempa produkto de fosforo, li konstruis novan fabrikon por produktado de sulfata acido ĉe minejo David kaj tiun ĉi ĉefan produktan programon li eksportas en vicon de landoj de la mondo.
Johann David Starck (1770–1841), entreprenisto – en la jaro 1833 li ricevis permesilon por komenci konstruadon de fabriko en Kaznějov por produktado de fumplena sulfata acido, kiun li sekve transŝovis ĝis Kaznějov el Hromnice.
Rudolf Valeš (1915–1990), muzikisto kaj komponisto
Alfréd Willer (* 1930), brazila arkitekto de ĉeĥa deveno – li naskiĝis en Kaznějov kiel filo de maŝina inĝeniero Vilém Willer, post invado de naziistoj en la jaro 1939 la juda familio devis forlasi Kaznějov-on kaj en la jaro 1947 ili forloĝiĝis ĝis Brazilio en urbon São Paulo.
Kaznějov norde najbaras kun Rybnice, oriente kun Obora, sudoriente kun mastruma korto Býkov, sudokcidente kun urbeto Horní Bříza kaj okcidente kun Mrtník. Okcidente kaj sudokcidente de la urbo estas meze de arbaroj la plej granda surfaca kaolina minejo en meza Eŭropo.