Holýšov
Holýšov | |||
germane Holleischen | |||
urbo | |||
Placo de 5-a de majo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Holýšov | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Plzeň | ||
Distrikto | Distrikto Plzeň-sudo | ||
Administra municipo | Stod | ||
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio | ||
Montaro | Ŝvihova montetaro | ||
Rivero | Radbuza | ||
Situo | Holýšov | ||
- alteco | 357 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 35′ 37″ N 13° 06′ 05″ O / 49.59361 °N, 13.10139 °O (mapo) | ||
Areo | 29,31 km² (2 931 ha) | ||
Loĝantaro | 5 726 (2024) | ||
Denseco | 195,36 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1272 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 345 62 | ||
NUTS 3 | CZ032 | ||
NUTS 4 | CZ0321 | ||
NUTS 5 | CZ0321 553654 | ||
Katastraj teritorioj | 2 | ||
Partoj de urbo | 2 | ||
Bazaj setlejunuoj | 3 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Holýšov | |||
Retpaĝo: www.mestoholysov.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Holýšov (germane Holleischen) estas urbo en Ĉeĥio, en Regiono Plzeň, en distrikto Plzeň-sudo. Temas pri la tria plej granda urbo en distrikto Plzeň-sudo. Ĝia situo estas sur la dekstra bordo de rivero Radbuza, sudokcidente de urbo Plzeň kaj nordoriente de urbo Domažlice. Holýšov situas sur montpiedo de monteto Trný (516 m s. m.) kaj monteto Makový vrch (480 m s. m.). La urbo estas el tri flankoj ĉirkaŭita de arbaroj. Vivas ĉi tie 5 726 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Hradec, Merklín, Střelice, Lisov, Líšina, Honezovice, Všekary, Staňkov, Horní Kamenice, Kvíčovice, Neuměř, Stod kaj Zemětice.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1272.
En la dua duono de la 1930-aj jaroj tra la municipo kondukis linio de ferbetonaj fortikaĵoj. Temas pri malpezaj fortikaĵoj modelo 36 kaj mod. 37.
Holýšov estis inter la mondaj militoj plejparte germane parolanta urbo, tial ĝi fariĝis konsisto de Sudetio kaj post subskribo de Munkena interkonsento ĝi falis en Regnon. Eksa vitrejo estis en la jaro 1939 alikonstruita en munician fabrikon MWH (Metalwerke Holleischen) fabrikanta aviadilan kaj kontraŭaviadilan municion. En la fabriko laboris proksimume 6000 laboristoj, kiujn kreis plenaj laborigitoj, militkaptitoj kaj malliberigitoj. En la teritorio de la municipo estiĝis 6 labor- kaj militkaptitejoj kaj en la jaro 1944 ankaŭ filia virina koncentrejo de koncentrejo Flossenbürg. Por majstroj kaj pli supere postenigitaj okupitoj de la fabriko estis en la municipo konstruitaampleksa loĝejo en saksia konstrustilo simple markata kiel Siedlung, post la milito estis al ĝi donita nomo Výhledy.
La koncentrejo Holýšov kun malliberigitaj tie francinoj, polinoj kaj aliaj estis liberigitaj la 5-a de majo 1945 fare de la pola Sanktakruca brigado, kiu tra Protektorato Bohemio kaj Moravio cedis/retroiris okcidenten antaŭ eniranta al Pollando la Ruĝa Armeo. La 6-an de majo 1945 en la municipon enpaŝis la 2-a infanteria divizio de usona armeo, kiun sekvis pluaj aliancanaj taĉmentoj kaj la municipo estis sen plua rezisto liberigita. Post la milito estis la eksaj labor- kaj la militkaptitejoj eluzitaj kiel kolektigaj por germane parolanta loĝantaro vivanta en Holýšov kaj ties ĉirkaŭaĵo. El tiuj ĉi kolektigaj tendaroj estis eksportitaj 11 transportoj, en kiuj estis el Ĉeĥoslovakio ellandigitaj 13 410 ties eksaj germane parolantaj civitanoj. Holýšov tiel estis senhomigita kaj iom post iom en la urbon transloĝiĝis novaj loĝantoj.
El la eksa vitrejo kaj la municia fabriko estis post la milito konstruita fabriko SVA Holýšov. La entrepreno celis sin al produktado de rezervaj konsisteroj de ĉiuj aŭtomobiloj, kiuj n oni tiam en Ĉeĥoslovakio produktis. Pli poste la fabriko komencis orientiĝi al fabrikado kaj generalaj riparoj de aŭtobusaj karoserioj. En la jaro 1960 municipo Holýšov estis avancita al urbo kaj la fabriko venis al zeniton de sia signifo. La entrepreno krom alia famiĝis precipe per produktado de aŭtobuso Škoda 706 RTO. Tiu ĉi modelo disvastiĝis en la tuta Ĉeĥoslovakio.
Ĝis fino de la jaro 2020 Holýšov falis en distrikton Domažlice, ekde komenco de la jaro 2021 ĝi estas konsisto de distrikto Plzeň-sudo.[1]
Municipa administrado
[redakti | redakti fonton]Holýšov estas administra municipo por municipoj:
Partoj de urbo
[redakti | redakti fonton]- Holýšov (inkluzive de baza setlejunuo Nový Dvůr)
- Dolní Kamenice
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 621 |
1880 | 635 |
1890 | 651 |
1900 | 913 |
1910 | 1 246 |
1921 | 1 392 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 847 |
1950 | 3 132 |
1961 | 3 793 |
1970 | 4 119 |
1980 | 4 287 |
1991 | 4 507 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 4 581 |
2011 | 4 907 |
2014 | 4 995 |
2016 | 5 023 |
2017 | 5 004 |
2018 | 5 036 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 5 191 |
2020 | 5 173 |
2021 | 5 025 |
2022 | 5 075 |
2023 | 5 489 |
2024 | 5 726 |
Pluaj fotografioj
[redakti | redakti fonton]-
Urbodomo en Holýšov
-
Placo de 5-a de majo
-
Domo de historio ĉirkaŭaĵo de Holýšov
-
Preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo
-
Restoracio en Placo de 5-a de majo
-
Stacidomo
-
Strato Táborová
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Obecně o novém zákonu č. 51/2020 Sb.. Mvcr.cz. Alirita 2021-1-1 .
|