Kamakuro
Kamakura | |||||
---|---|---|---|---|---|
Japana nomo | 鎌倉 | ||||
urbo de Japanio • urbego • turisma celloko • antikva urbo | |||||
| |||||
Loko | |||||
Lando | Japanio | ||||
Regiono | Kanto | ||||
Gubernio | Kanagaŭa | ||||
Municipokodo | 14204-2 | ||||
Fizikaj karakteraĵoj | |||||
Areo | 39,60 km² | ||||
Loĝantaro (1-a de aprilo 2009) | |||||
Tute | 173 746 | ||||
Koordinato | 35° 19′ N 139° 33′ O / 35.317 °N, 139.550 °O (mapo)Koordinatoj: 35° 19′ N 139° 33′ O / 35.317 °N, 139.550 °O (mapo) | ||||
Simboloj | |||||
Arbo | jamazakura | ||||
Floro | genciano | ||||
Urbodomo de Kamakura | |||||
Urboestro | Takashi Matsuo | ||||
Adreso | 〒248-8686 Onarimachi 18-10 | ||||
Telefononumero | +81-467-23-3000 | ||||
Oficiala retpaĝo: http://www.city.kamakura.kanagawa.jp/ | |||||
Kamakura (japane: 鎌倉市 [kamakura-ŝi]) estas urbo en la gubernio Kanagaŭa en Japanio. Kamakura frontas maron ĉe la golfeto de Sagami, kaj la ĉefa parto estas ĉirkaŭata de montoj. Dum la epoko de Heian ĝi estis ĉefurbo de la regiono Kanto. De 1185 ĝis 1333 la klano Minamoto loĝis en Kamakura kaj regis la tutan Japanion (epoko de Kamakura).
Nuntempe Kamakura estas mondfama pro siaj temploj kaj sanktejoj. La templo Kōtoku-in kun bronza Budho-monumento estas la plej konata. En la 15-a jarcento cunamo detruis la templon kaj la grandan halon ĉirkaŭ la statuo. Ekde tiam ĝi staras sub la ĉielo.
Ne nur pro la temploj, sed ankaŭ pro la proksimeco al Tokio kaj pro sia plaĝo Kamakura estas ŝatata ripozejo. Venas multaj turistoj, do estas ankaŭ multaj restoracioj kaj aliaj turismejoj.
En Kamakura estas elektronika industrio, kaj inter alie, artefaritaj satelitoj estas fabrikataj.