El Picazo
El Picazo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Kvenko | ||
Poŝtkodo | 16... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Joaquín Saiz Escudero | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 688 (2016) | ||
Loĝdenso | 27,63 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 27′ N, 2° 5′ U (mapo)39.446666666667-2.0888888888889Koordinatoj: 39° 27′ N, 2° 5′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 698 m [+] | ||
Areo | 24,9 km² (2 490 ha) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo El Picazo [+] | |||
El Picazo [piKAzo] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.
Loĝantoj
[redakti | redakti fonton]La loĝanto nomiĝas picaceño [pikaZEnjo]. La censita loĝantaro en 2016 estis de 688 loĝantoj kaj la denseco estas de 27,63 loĝ/km².
Situo
[redakti | redakti fonton]El Picazo estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Kvenka Manĉeto en la sudorienta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 698 m; je 92 km el Kvenko, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 24,9 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°26′48″N 2°05′20″Ok.
Historio
[redakti | redakti fonton]Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 2,111 loĝantoj en 1950 al 688, tio estis oni perdis pli ol 1,400 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe El Picazo, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe El Picazo kie oni falis al la nunaj 688.
Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis preskaŭ ĉiam de la maldekstra partio PSOE.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.