Casas de los Pinos
Casas de los Pinos | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Kvenko | ||
Retpaĝaro | CasasdelosPinos.com | ||
Politiko | |||
Urbestro | Antonio Ruiz García PP | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 539 (2013) | ||
Loĝdenso | 7,9 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 20′ N, 2° 22′ U (mapo)39.333888888889-2.3716666666667Koordinatoj: 39° 20′ N, 2° 22′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 725 m [+] | ||
Areo | 68,21 km² (6 821 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Casas de los Pinos [+] | |||
Casas de los Pinos [kAsas delos pInos] (Domoj de la Pinoj) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.
Loĝantoj
[redakti | redakti fonton]La loĝanto nomiĝas Pinero. La censita loĝantaro en 2013 estis de 539 loĝantoj kaj la denseco estas de 7,9 loĝ/km².
Situo
[redakti | redakti fonton]Casas de los Pinos estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Kvenka Manĉo en la suda parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 725 m; je 120 km el Kvenko, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 68.21 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°20′2″N 2°22′18″O.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La municipa teritorio de Casas de los Pinos norde kaj oriente limas kun tiuj de San Clemente je 9 km); oriente kun Casas de Fernando Alonso je 5 km kaj kun Casas de Haro; sudokcidente kun Villarrobledo kaj sudoriente kun Minaya, tiuj lastaj vilaĝoj de la provinco Albacete.
Krom la urbokerno ene de la municipa teritorio, estas la jenaj domaroj kaj kvartaloj: Casas de Roldán (aŭ "Casas de Gachas"), Los Estesos, Los Luises, Monte Orenes, Ventas de Alcolea, Casa del Angel, Casa Grande, Venta Nueva, Cuarto del Escape, Casilla de Chapé, Los Torres, Los Girones, Los Galindos, Casa Pacheco, ktp. Ĉiuj estis iam loĝataj sed lastatempe multaj pro dependi de tradicia kaj malriĉa agrikulturo, estas jam neloĝataj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Meze de la 20a jarcento la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ĉe Casas de los Pinos super 1,100 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kaj ankaŭ ĉe Casas de los Pinos kie oni falis al la nunaj 500.
Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis preskaŭ ĉiam de dekstra partio, escepte nur unu okazo kiam estis el la PSOE. Ekde 1995 regas la PP.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo (vitejoj kaj vinproduktado) kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.
Notoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- 30 aniversario de las elecciones a la alcaldía en 1979
- Retejo de la municipo de Casas de Los Pinos
- En Pueblos de España Arkivigite je 2007-02-11 per la retarkivo Wayback Machine
- Lista de correo para todos los pineros[rompita ligilo]
- Casas de los Pinos(Cuenca), Cooperativa del Campo Nª Sª de la Candelaria, Nª Sª la Virgen de las Candelas Arkivigite je 2016-10-04 per la retarkivo Wayback Machine