Ihľany
Ihľany | |
hungare: Majorka, germane: Maierhofen | |
municipo | |
Strato en Ihľany
| |
|
|
Oficiala nomo: Ihľany | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Prešov |
Distrikto | Distrikto Kežmarok |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Spiŝo |
Montaro | Levočské vrchy |
Najbaras kun | Javorina |
Situo | Ihľany |
- alteco | 684 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 11′ 18″ N 20° 32′ 15″ O / 49.18833 °N, 20.53750 °O (mapo) |
Areo | 9,587128 km² (958,71 ha) |
Loĝantaro | 1 464 (31.12.2010) |
Denseco | 152,7 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1307 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 059 94 |
Telefona antaŭkodo | +421-52 |
Aŭtokodoj | KK |
NUTS | 523534 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Prešov
| |
Vikimedia Komunejo: Ihľany | |
Retpaĝo: www.ihlany.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Ihľany (hungare Majorka germane Maierhofen) estas unuigita vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
[redakti | redakti fonton]Ihľany situas en valo de rojo, fine de longa sakovojo. Kežmarok troviĝas je 10 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1307 en tiama hungara nomo "Borkut" (=vinoputo), poste en 1412 en germanecaj formoj "Majerhof, Majerka". Ĝi longe estis nur bienocentro de tiama urbo Ľubica. Inter 1412-1772 la loko apartenis al la 16 hipotekitaj urboj al Pollando. En 1828 499 vilaĝanoj loĝis en 69 domoj. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Majerka, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko.
Apuda domaro menciiĝis en 1307 en hungara formo "Szazteleke". La germaneca loknomo "Hundurmark" aperis en 1312. En 1828 958 vilaĝanoj loĝis en 133 domoj. En la 20-a jarcento la slovaka loknomo estis Stotince.
Ĝis Traktato de Trianon ambaŭ komunumoj apartenis al Hungara reĝlando, al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Kežmarok, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1960 la vilaĝoj unuiĝis.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika gotika preĝejo omaĝe al Sankta Marteno, en la 19-a jarcento plene trakonstruita
- luterana preĝejo de 1787
- grekokatolika preĝejo