Saltu al enhavo

Vracov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La printebla versio ne plu estas subtenata kaj povas havi bildigajn erarojn. Bonvolu ĝisdatigi viajn retumilajn legosignojn kaj bonvolu anstataŭe uzi la defaŭltan retumilan printan funkcion.
Tiu ĉi artikolo temas pri moravia urbo. Pri parto de urbo Plánice temas artikolo Vracov (Plánice).
Vracov
germane Wratzow
urbo
Urbodomo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Vracov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Hodonín
Administra municipo Bzenec
Historiaj regionoj Moravio, Grandmoravia imperio
Montaro Kyjova montetaro
Raraĵo Habanaj vinkeloj
Situo Vracov
 - alteco 183 m s. m.
 - koordinatoj 48° 58′ 47″ N 17° 13′ 06″ O / 48.97972 °N, 17.21833 °O / 48.97972; 17.21833 (mapo)
Katastro 44,50 km² (4 450 ha) Vracov
Loĝantaro 4 502 (2024)
Denseco 101,17 loĝ./km²
Valego Malsupramoravia valego
Plantaro Vina vito
Unua skribmencio 1201
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 696 42
NUTS 3 CZ064
NUTS 4 CZ0645
NUTS 5 CZ0645 586765
Katastraj teritorioj 1
Partoj de urbo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Vracov
Retpaĝo: www.mestovracov.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Vracov estas urbo en la Sudmoravia regiono de Ĉeĥio. Ĝi situas 15 km sudokcidente de la urbo Uherské Hradiště. Vivas ĉi tie 4 502 loĝantoj (2024). En la urbo estas registritaj 1724 domoj.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Vlkoš, Těmice, Strážnice, Skoronice, Ratíškovice, Rohatec, Ježov, Kelčany, Žeravice, Žádovice, Vacenovice, Bzenec kaj Petrov.

Historio de urbo

La unua skriba mencio pri civito sur la loko devenas el la jaro 1201. Kiel vilaĝego ĝi estis menciita unuafoje en la mezo de la 14-a jarcento. En 1518 Vracov ricevis privilegion kuiri bieron kaj de tiu tempo ĝi estas nomata urbeto. Ekde la 1-a de januaro 1967 ĝi estis avancigita je urbo.

Loĝantaro

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18692 574
18802 999
18903 363
19003 594
19103 922
19213 825
JaroLoĝantoj
19304 002
19503 993
19614 335
19704 158
19804 296
19914 384
JaroLoĝantoj
20014 531
20114 484
20144 534
20164 553
20174 524
20184 542
JaroLoĝantoj
20194 557
20204 570
20214 399
20224 513
20234 539
20244 502

Esperanto-movado

En Vracov naskiĝis Stanislava Chrdlová. Estas gastiganto de Pasporta Servo tie. Krome en vilaĝo loĝas geedzoj Vyšinkovi, kiuj posedas sukeraĵfarejon, kiu havas retejon ankaŭ en esperanto.

Memorindaĵoj en la urbo

  • Frugotika kirko de Sankta Laŭrenco konstruita en la stilo de burgunda-cisterciana arkitekturo. En la origina formo konserviĝis ĝia sacerdotejo el 1240. En la 18-a jarcento okazis baroka alikonstruo de la kirko. Ĝia statua ornamo devenas el la ateliero de Ondřej Schweigl.
  • La plej malnova parto de Vracov estas Stará ulice (Malnova strato, 1604)
  • Grupo da domoj nomata Baráky (Barakaro) - la domoj estis konstruitaj en la 16-a jarcento kaj 17-a jarcento.
  • Raraĵo de la urbo estas konservitaj antikvaj habanaj vinkeloj.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj