Leipzig
Leipzig [LAJPciŝ] (esperantigite Lepsiko, Lejpcigo kaj Lajpcigo) estas eksterdistrikta urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la federacia lando Saksio kaj estas administra centro de samnoma distriktaro. La urbo estiĝis en la jaro 1015 el slava setlejo kun la nomo Lipsk (= loko de tilio). Ekde 1165 ĝi ekhavis urborajtojn. La urbo situas borde de la rivero Blanka Elster.
Leipzig | ||||||
| ||||||
urbego • urbo • ĉefregioncentro • urba komunumo de Germanio • urban district in Saxony | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Saksio | |||||
Distriktaro | Distriktaro Leipzig | |||||
Distrikto | eksterdistrikta urbo | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 0341 | |||||
Poŝtkodo | 04003–04357 | |||||
Aŭtomobila kodo | L | |||||
Oficiala Municipokodo | 14713000 | |||||
NUTS | DED51 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Burkhard Jung | |||||
Adreso de la administrejo | Neues Rathaus Martin-Luther-Ring 4-6 04109 Leipzig | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 616093 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 51° 20′ N, 12° 23′ O (mapo)51.3412.375Koordinatoj: 51° 20′ N, 12° 23′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 113 m | |||||
Areo | 297,60 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.leipzig.de/ | |||||
- Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
Aspekto
redaktiNuntempe Leipzig estas grava centro de internaciaj foiroj. La Lepsika foiro (germane Leipziger Messe) estas grava komerca foiro, kiu ekestis antaŭ preskaŭ jarmilo.
Ankaŭ el scienca kaj kultura vidpunkto la urbo ludas centran rolon: gravaj eldonejoj fondiĝis ĉi tie, same kiel la Deutsche Bücherei (= Germana Biblioteko) kiu kolektas ĉiun germanlingvan publikaĵon; krome la urbo disponas pri renomaj teatroj, koncertejoj, muzeoj, kabaredoj, botanika ĝardeno kaj bestĝardeno. La universitato de Leipzig, fondita en la jaro 1409, estas la dua plej malnova universitato de Germanio.
La Nikolao-kirko ne famiĝis nur pro sia arkitektura valoro: En la jaro 1989 ĉi tie ĉiulunde kunvenis la kontraŭuloj de la orientgermana registara politiko kaj – kvankam parto de ili nur volis atingi pli humanan socialismon – ili kuniniciatis la reunuiĝon de Germanio en 1990.
Vidindaĵoj
redaktiKirkoj kaj sinagogoj
redakti- Johano-preĝejo
- Kirko Sankta Triunuo, katolika
- Paulinerkirche
- Preĝejo Sankta Nikolao
- Reformita preĝejo de Lepsiko
- Rusa kirko de Lepsiko
- Sinagogoj de Lepsiko (pereintaj)
- Thomas-preĝejo
Muzeoj kaj arĥivoj
redakti- Bach-arĥivo
- Etnografia muzeo de Lepsiko
- Forumo pri la historio de nuntempo
- Germana muzeo de libroj kaj skribo
- Malnova Nikolaj-lernejo
- Mendelssohn-domo
- Museum der bildenden Künste
- Muzeo pri muzikinstrumentoj de la universitato
- Muzeoj Grassi
- Schumann-domo
- Stadtgeschichtliches Museum Leipzig
Aliaj
redakti- City-turdomego
- Frege-domo
- Gewandhaus
- Auerbachs Keller
- Korto Barthel
- Malnova Bach-monumento
- Malnova urbodomo de Lepsiko
- Mendelssohn-monumento
- Monumento por la Batalo de Leipzig
- Nova Bach-monumento en Lepsiko
- Nova urbodomo de Lepsiko
- Regna tribunalo
- Romanus-domo
- Zoo de Lepsiko
- Zum Arabischen Coffe Baum
Servoj
redaktiEsperanto Lepsiko
redaktiEn Leipzig antaŭ la Dua Mondmilito estis la sidejo de la Esperanto-Instituto por la Germana Respubliko kaj de la konata Esperanta eldonejo "F. Hirt und Sohn". En la urbo okazis la 9-a kongreso de SAT la 4-an ĝis 10-an de aŭgusto 1929 kun ĉirkaŭ 650 partoprenantoj el 22 landoj. Lepsiko estis naskiĝurbo de Walter Lippmann. Tie propagandis Elisabeth Wunderlich. En Lepsiko agadis proletaj esperantistoj kaj estis presita literaturo fare de eldonejo EKRELO. En la jaro 2022 iom vegetas la Esperanto-vivo.
Lokaj esperantistoj
redaktiFamuloj kun rilatoj al Lepsiko
redakti- Abraham Gotthelf Kästner, matematikisto
- Aleksandro Nikolajeviĉ Engelhardt, militisto kaj sciencisto
- Alfred Wanckel. arĥitekto
- Bruno Schäfer, skulptisto
- Caspar Cruciger la malplijuna, teologo
- Christian Daniel Beck, filologo
- Christian Führer, pastoro, rezistadmovadano kaj bonfarulo
- Franz Dominic Grassi, komercisto kaj mecenato
- György Garay, hungara violonisto
- Hermann Knaur, skulptisto
- Johann Andreas Bose, historiisto
- Johannes Eck, teologo romkatolika; konatas liaj disputoj kaj retorikaĵoj, i.a. kontraŭ Marteno Lutero en Lepsiko.
- Karl Meister, klasika filologo
- Karl Ludwig Reimer, kemiisto, esploristo, kiu malkovris la sintezon de la aspirino elde la fenolo, kiun li disvolvis kune kun Ferdinand Tiemann, lia antikva kunlaboranto en Berlino, en 1876
- Kurt Kluge, verkisto kaj skulptisto
- Max Beckmann, pentristo kaj grafikisto kies verkaro estas simbolo kaj analizo de la homoj subigitaj al la detruantaj fortoj de tiu tempo.
- Nikolaus Krell, saksia kanceliero
- Samuel Linde, pola leksikografo, lingvisto, tradukisto, studento kaj lekciisto
- Ulrike von Levetzow, amikino kaj la lasta amo de Johann Wolfgang von Goethe
- Wilhelm Dindorf, filologo
Sporto
redaktiInter la 9a de junio kaj la 9a de julio 2006 en Germanio okazis la Futbala Mondpokalo, interalie en Leipzig. En la tute trakonstruita stadiono, kiu dum la turniro havis 38 898 sidlokojn, okazis pluraj maĉoj.
La RB Leipzig (prononco [ER be: LAJPcik], oficiala nomo RasenBallsport Leipzig e. V.) estas sporta klubo el la urbo Leipzig (Lepsiko). Ĝia unua vira teamo en la unua germania ligo de futbalo - Bundesliga dum la sezono 2017/18 akiris la 6-an pozicion (do konsideratas la 6-a plej bona futbalteamo de Germanio).
Interesaĵoj
redakti- 26.11.2022: Urba konsilio ŝanĝis nomon de la strato antaŭ rusa konsulejo al Boris Romanĉenko Strasse, 96-jara mortigita ukraino dum la Invado de Rusio en Ukrainion
Partneraj urboj
redaktiInter la partneraj urboj estas:
Bildaro
redakti-
memorejo pri la batalo de nacioj dum 1813
-
Augustusplatz
-
Neues Rathaus
Literaturo
redakti- Kolbe, Ino 1996 : Zur Geschichte des Deutschen Arbeiters-Esperanto-Bundes in Leipzig (Westsachsen), Teil I und II, Landesverband Sachsen des Deutschen Esperanto-Bundes e.V., Leipzig, 135 p.
Referencoj
redakti- ↑ "Partneraj urboj". klaipeda.lt. Klaipėda (litove)
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo (en la germana, angla, franca, hispana kaj pola)