Karl Bernhard Stark
Karl Bernhard STARK (naskiĝinta la 2-an de oktobro 1824 en Jena, mortinta la 12-an de oktobro 1879 en Heidelberg) estis germana klasika arkeologo. Edzigis lin en 1850 Wilhelmine Johanna (kiu naskis filon kaj tri filinojn).
Vivo kaj agado
redaktiEstante filo de la medicinprofesoro Karl Wilhelm Stark studis li inter 1842 kaj 1845 filozofion kaj klasikan filologion ĉe la universitato de Jena kaj Leipzig. En Jena li magistriĝis kaj doktoriĝis en 1845. Tiutempe li faris diversajn privatajn studojn entreprenante studvojaĝon en julio 1847 al Italujo.
Danke al August Boeckh li estis interesita pri antikva arto. En 1848 sekvis la habilitiĝlaboraĵo De tellure dea deque eius imagine a Manuel Phile descripta. De 1850 estis Stark neorda profesoro, de 1851 vicestro de la Arkeologia Muzeo en Jena. Tie li estis kunfondinto de la Societo pri Turingia Historio. En aŭgusto 1855 oni vokis lin al la ĵus kreita arkeologikatedro de la universitato de Heidelberg kiun li okupis ĝismorte. Inviton en 1863 ekprofesori je Tartu li rifuzis. En 1866 li iniciatis fondon de arkeologia instituto en Heidelberg. Dekano de la fakultato pri filozofio estis li en 1859 kaj 1871/72; en 1871/72 li senatoris universitate kaj vicrektorisi en 1873 kaj en 1874/75. Unu lia dischiplo (kaj posta duonfilo) estis la arthistoriisto Friedrich Klopfleisch.
Inter liaj plej gravaj laboraĵoj taksatas monografio pri la historio de Gaza. Per la verko Niobe und Niobiden mitologio ekcentris en lia laborado. Stark plurfoje okupiĝas pri lokaj romanaj monumentoj, sed paralele ankaŭ pri la kastelo de Heidelberg. Stark ankaŭ prilaboris la duan eldonon de la tria parto de la manlibro Lehrbuch der griechischen Antiquitäten (Leipzig 1870) de Karl Friedrich Hermann. Nova vojaĝo al la helena Oriento liveris materialon je multaj raportoj kiuj aperis pli malfrue en la libro Nach dem griechischen Orient (Heidelberg 1874).
En 1852 li fariĝis orda membro de la Reĝa Belga Akademio (Bruselo), en 1854 de Saksa Akademio de Sciencoj (Leipzig). En 1874 oni aljuĝis al li la kavaliran krucon de unua klaso de la ordeno de la leono de Zähringen (Grandduklando Badeno). Tombo li a troviĝas sur la monta tombejo de Heidelberg.
Skribaĵoj (elekto)
redakti- Quaestionum anacreonticarum libri duo. Leipzig 1846.
- De Tellure Dea Deque Eius Imagine A Manuele Phile Descripta. Disertacio, Jena 1848.
- Kunst und Schule. Zur deutschen Schulreform. Jena 1848.
- Forschungen zur Geschichte des hellenistischen Orients: Gaza und die philistäische Küste. Jena 1852.
- Archäologische Studien. Wetzlar 1852 (fruktoj el vojaĝo tra Francujo kaj Belgujo).
- Städteleben, Kunst und Alterthum in Frankreich. Nebst einem Anhang über Antwerpen. Jena 1855.
- Leonardo da Vinci. Ein Vortrag. Jena 1858.
- Niobe und die Niobiden in ihrer literarischen, künstlerischen und mythologischen Bedeutung. Leipzig 1863.
- Ladenburg am Neckar und seine römischen Funde. Bonn 1868.
- Gigantomachie auf antiken Reliefs und der Tempel des Jupiter tonans in Rom. Heidelberg 1869.
- Aus dem Reiche des Tantalus und Croesus. Eine Reisestudie. Berlin 1872.
- Handbuch der Archäologie der Kunst. Band 1, Leipzig 1878 (kun sistemigo kaj historio de la fako arkeologio).
- Das Heidelberger Schloss in seiner kunst- und kulturgeschichtlichen Bedeutung. Heidelberg 1881.
Literaturo
redakti- Heinrich Brunn: "Laokoon, zum Andenken an Karl Bernhard Stark". Ĉe: Archäologische Zeitung 37, 1879, p. 22 ss.
- Dagmar Drüll (eld.): Heidelberger Gelehrtenlexikon 1803–1932. Springer, Berlin k.a. 1986, ISBN 3-540-15856-1, p. 259-260
- Wilhelm Frommel: "Carl Bernh. Stark." Ĉe: Jahresbericht über die Fortschritte der class. Alterthumswissenschaft. Vol. 16: Biographisches Jahrbuch 2, 1879, p. 40–45 (interrete)
- Tonio Hölscher: "Karl Bernhard Stark 1824–1879." Ĉe: Reinhard Lullies, Wolfgang Schiering (eld.): Archäologenbildnisse. Porträts und Kurzbiographien von Klassischen Archäologen deutscher Sprache. Mainz 1988, ISBN 3-8053-0971-6, p. 49–50 (interrete)
- Tonio Hölscher, Reinhard Stupperich (eld.): Karl Bernhard Stark: Archäologie und Kunstgeschichte im 19. Jahrhundert. Akten einer Tagung in Heidelberg 10.–11. Februar 2017 (=Cyriacus, 13). Michael Imhof Verlag, Petersberg 2020, ISBN 978-3-7319-1033-6
- "Karl Bernhard Stark." Ĉe: Allgemeine Schulzeitung für das gesamte Unterrichtswesen. Organ des Vereins für Wissenschaftliche Pädagogik 56 (1879) 45, p. 356–357
Eksteraj ligiloj
redakti- Vikifontaro
- Informoj pri Karl Bernhard Stark en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- ligiloj ĉe DDB