Tartu
Tartu (esperante Tartuo, germane kaj svede Dorpat, antaŭe ankaŭ germane (platgermane) Dörpt; malnova rusa nomo ĝis la 17-a jarcento Дерпт / Derpt, 1893-1918 Юpьeв / Jurjew) estas la dua plej granda urbo en Estonio. Kontraŭe al Talino, kiu estas la politika kaj financa ĉefurbo de Estonio, Tartu estas ofte konsiderita la intelekta kaj kultura centro, speciale ĉar ĝi estas la hejmo de la plej malnova kaj plej fama universitato en Estonio. La urbo situas 186 km sudoriente de Talino kaj estas la centro de suda Estonio. La rivero Emajõgi, kiu konektas la du plej grandajn lagojn de Estonio, transiras Tartu. Estas Tartua Flughaveno en la urbo.
Tartu (Dorpat, Дерпт, Юрьев) | |||
urbo | |||
|
|||
Ŝtato | Estonio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Tartumaa | ||
Situo | Tartu | ||
- koordinatoj | 58° 23′ N 26° 43′ O / 58.383 °N, 26.717 °O (mapo) | ||
Areo | 38,86 km² (3 886 ha) | ||
Loĝantaro | 93 124 (2017) | ||
Denseco | 2 396,4 loĝ./km² | ||
Horzono | EET (UTC+2) | ||
- somera tempo | EEST (UTC+3) | ||
Poŝtkodo | 50050–51111 | ||
Situo enkadre de Estonio
| |||
Vikimedia Komunejo: Tartu | |||
Retpaĝo: www.tartu.ee | |||
Tartu estas la stud- kaj verkloko de la estona poetino kaj verkistino Betti Alver.
Historio
redaktiDum la mezepoko, la urbo apartenis al la germanlingva komerca ligo Hanso. Poste, ĝi estis intelekta centro de la germanaj baltoj: al tio kontribuis aparte la universitato de Dorpat, kies universitataj lingvoj de la komenco en 1632 ĝis la jaro 1893 estis la latina kaj germana, poste pro ŝtata premo pri rusigo la rusa kaj germana, kaj ekde 1918 la estona.
Loĝantaro
redaktiLaŭ la statistika oficejo de Estonio, la loĝantaro de Tartu konsistis en la sekvaj mem-informitaj etnaj grupoj en januaro 2010:[1]
Nacieco | Kvanto | Procentoj |
---|---|---|
Total | 103,284 | 100% |
Estonoj | 83,185 | 80.5% |
Rusoj | 15,966 | 15.5% |
Ukrainoj | 1,205 | 1.2% |
Finnoj | 1,072 | 1.0% |
Belorusoj | 484 | 0.5% |
Poloj | 142 | 0.1% |
Judoj | 140 | 0.1% |
Germanoj | 125 | 0.1% |
Latvoj | 111 | 0.1% |
Litovoj | 90 | 0.1% |
Tataroj | 85 | 0.1% |
Israelanoj | 56 | 0.1% |
Aliaj | 679 | 0.7% |
Jaro | Loĝantaro |
---|---|
1881 | 29,974 |
1897 | 42,308 |
1922 | 50,342 |
1934 | 58,876 |
1959 | 74,263 |
1970 | 90,459 |
1979 | 104,381 |
1989 | 113,320 |
1995 | 104,874 |
2000 | 101,241 |
2005 | 101,483 |
2006 | 101,740 |
2007 | 101,965 |
2010 | 103,284 |
Edukado kaj kulturo
redaktiTartuo famas i. a. pro sia jam menciita universitato, fondita en 1632, kiu ekde 1918 havas la nomon Universitato de Tartu. La universitato estas grava centro de interlingvistiko.
Esperanto en Tartuo
redaktiEn la urbo ekde la komenco de la 20-a jarcento (1914) ekzistas Esperanto-grupo.
Esperantistoj kun rilato al Tartuo
redaktiHomoj rilataj al Tartu
redakti- Ado Vabbe
- Ernst Adolf Herrmann
- Herman Anders Krüger
- Ilon Wikland, la verkintino de ilustraĵoj por multaj el la infanlibroj de Astrid Lindgren
Urbaj ĝemeliĝoj
redakti- Lüneburg en Germanio
- Veszprém en Hungario
- Tampere en Finnlando
- Upsalo en Svedio
- Pskovo en Rusio
- Ferrara en Italio
- Salisbury (Marilando) en Usono
- Turku en Finnlando
- Bærum en Norvegio
- Frederiksberg en Danio
- Hämeenlinna en Finnlando
- Hafnarfjörður en Islando
- Kaŭno en Litovio
- Deventer en Nederlando
- Rigo en Latvio
- Zutphen en Nederlando
Galerio
redakti-
la botanika ĝardeno kun granda vitrodomo
-
katedrala ruino
-
la urbodomo
-
la "anĝela ponto" dum krepusko
-
hansaj tagoj en 2007
-
aparta trafiksigno pri kafeja saksofonisto
-
urba parko
-
Dorpat en 1866
-
la urbodomo vespere
Referencoj
redakti- ↑ Population by sex, ethnic nationality and county, 1-a januaro. Statistikaamet (2010-10-13). Alirita 2010-11-21.
- ↑ Population by sex, age group and county, 1-a de januaro. Statistikoj Estonio (2009-04-22). Alirita 2009-09-26.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- oficiala retejo Arkivigite je 2010-11-29 per la retarkivo Wayback Machine
- Turisma retejo
- Universitato de Tartu Arkivigite je 2012-02-20 per la retarkivo Wayback Machine
- Mapoj de Tartu Arkivigite je 2012-01-03 per la retarkivo Wayback Machine estone
- Interaktiva mapo de moderna arkitekturo en Tartu Arkivigite je 2008-08-30 per la retarkivo Wayback Machine estone
- Vetero en Tartu
- Eduka portalo de Tartu en la rusa Arkivigite je 2012-01-23 per la retarkivo Wayback Machine