Saltu al enhavo

frapi

El Vikivortaro
Ĉi tiu kapvorto estas en
Listo de Swadesh.
Tenso Estinteco Estanteco Estonteco
Indikativo frapis frapas frapos
Adjektiva aktiva participo frapinta frapanta fraponta
Adjektiva pasiva participo frapita frapata frapota
Substantiva aktiva participo frapinto frapanto fraponto
Substantiva pasiva participo frapito frapato frapoto
Adverba aktiva participo frapinte frapante fraponte
Adverba pasiva participo frapite frapate frapote
Moduso
Infinitivo frapi
Volativo frapu
Kondicionalo frapus
frap + i.
Elparolo
  • IFA ˈfrapi 

Signifoj

[redakti]
  1. ektuŝi per rapida movo de mano; bati
    Tablon frapas tajloro, tuj tondilo eksonas.
    Ne doloras frapo sur fremda kapo.
    Eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan.
    Kunfrapiĝo de tiuj aŭtoj estis terura!
  2. bati produktante mallongan sonon
    Kiu frapas, al tiu oni malfermas.
    Necesas malfermi la pordon - mi aŭdis frapojn.
    Ĉesu frapadi per la dentoj!
    Kie estas la frapilo de la pordo?
    Dancante ili laŭte piedfrapadis la plankon.
  3. atingi la sensojn per ia subita impreso
    Ĉu tiu viro frapis vian atenton?
    Ŝia robo estas okulfrapanta.
    Ne nur en Tokio, sed ankaŭ en ĉiuj loĝlokoj de la lando la okulojn frapas la ega kvanto da magazenoj, manĝejoj, kafeterioj, distrejoj, benzinstacioj, taksioj ktp.[1]
  4. atingi per malsano, malbonaĵo, vundo, morto
    Ŝi estis frapita de blindeco.
    La artisto estis prifrapita (mokita per vundaj frapoj).
    Li rapide saniĝis post sunfrapo.
    Ŝi estis kolera kaj donis al li vangofrapojn.

Tradukoj

[redakti]
Referencoj kaj literaturo
Vikipedio enhavas artikolon pri: Frapi
Fontoj kaj citaĵoj
  1. Boris Kolker. Vojaĝo en Esperanto-lando. Perfektiga kurso de Esperanto.Roterdamo, 2005, paĝo 170.