el la latina ablativus – estas derivita de la latina vorto " auferre " → la (verbo) „forporti“ kaj signas tiel ĝian praan funkcion kiel Ablativus separativus.
[1] latina gramatiko: La ablativo servas por pli preciza determino de la predikato. Ĝi precizigas la cirkonstancojn sub kiuj la ago plenumiĝas. Ĝi estas uzata kiel:
Ablativus instrumentalis (a. de la peraĵo) ĉe la demando „per kio“?, „tra kio“?, „kune kun kiu“?
Ablativus separativus (a. de la disigo) ĉe la demando „de kie“?, „de kio“?
Ablativus comparationis (a. de la komparo) kun „kiel“
Ablativus limitationis (a. de la restrikto de la etendo pri la koncepto) ĉe la demando „en kiu rilato“?
Ablativus locativus (a. de la lokdifino) ĉe la demando „kie“?
Ablativus temporalis (a. de la tempodifino) ĉe la demando „kiam“?, „ene de kiu tempo“?
Ablativus mensurae (a. de la kvanto) ĉe la demando "ĉe kiom?"