« Nova realo speguliĝas ankaŭ en vastigo kaj fortigo de personaj rilatoj de eksterlandaj politikistoj kaj komercistoj kun Usono. Multaj el ili studis en usonaj universitatoj… Aranĝoj de plej influaj organizaĵoj kiel la Triflanka Komisiono (kunveno de elituloj de neregistaraj organizaĵoj de Nordameriko, Orienta Azio kaj Eŭropo) ĉiam pli similas al renkontiĝoj de eksaj studentoj de kolegioj. »
« En 1973 Brzeziński rekomendis Jimmy Carter kiel potencialan membron de la grupo [Triflanka Komisiono], vidinte en li promesplenan, altprofesian politikiston, interesitan pri vastigo de siaj horizontoj kaj profundigo de siaj konoj en la sfero de internacia politiko. Carter, al kiu Brzeziński helpis membriĝi en la komisiono, impresis lin kiel leviĝanta stelulo. »