Marjorie BOULTON (naskiĝis la 7-an de majo 1924; mortis la 30-an de aŭgusto 2017) estis angla aŭtorino, verkanta kaj en la angla lingvo kaj en Esperanto. Ŝia verkaro ampleksas poeziaĵojn, dramojn, novelojn, rakontojn kaj eseojn.
La proverbaro de Marjorie BOULTON [ redakti ]
« Lernado era, era, era: kaj vi iam estos klera. »
« Malforta kandelo venas: mallumo jam ne tute plenas. »
« Kiu tro certas pri sia vero, kreas inferon sur la tero. »
« Timigu min, kaj mi obeos honte; konvinku min, kaj mi obeos volonte. »
« Ĉion beligas arda amo; hipopotaminon por hipopotamo . »
« Ore belas la fazano; blue belas genciano. »
« Pli bone violetoj al persono, ol orkideoj al tombŝtono. »
« Esploru la kavernon, sed portu lanternon. »
« Kiu neniam estimas, lia spirito ŝlimas. »
« Multaj milonoj iĝas milionoj. »
« Jes, se iel flugus talpoj, ili flugus super alpoj. »
« Vinoj kolektiĝas en la kelo, kiel volumoj en la libroservo de UEA. »
Wikipedia:eo