Zoltán Rohonyi
Aspekto
Zoltán Rohonyi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 31-an de majo 1943 en Kluĵo |
Morto | 1-an de marto 2013 (69-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Vilmos Rohonyi |
Okupo | |
Okupo | literaturhistoriisto |
ROHONYI Zoltán (rohonji) estis rumania hungara/hungara literaturhistoriisto, kandidato de literatursciencoj (1991). Li naskiĝis en Kluĵo la 31-an de majo 1943 kaj mortis la 1-an de marto 2013. Li estas la filo de Vilmos Rohonyi.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Zoltán Rohonyi studis en sia naskiĝurbo, li akiris diplomon pri la hungara lingvo kaj literaturo en la Universitato Babeş-Bolyai de Kluĵo (1966). Li instruis en Nagydoba (1966–68), poste li iĝis universitata asistanto, de 1973 adjunkto, doktoro. En 1989 li translokiĝis Hungarujon; li estis la profesoro en Pécs de la Universitato Janus Pannonius, ekde 1997 katedrestro.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Hermányi Dienes József: Nagyenyedi Demokritus. Anekdotkolekto, elekt., red., not., Bk., 1970;
- A barokktól a romantikáig, red. (kun Elemér Jancsó), Bk., 1971;
- A magyar romantika kezdetei, monogr., Bk., 1975;
- Kölcsey Ferenc életműve, Kvár, 1975;
- Berzsenyi Dániel válogatott művei, elekt., notoj, postparolo, Bk., 1976;
- Arany János: Irodalmi tanulmányok, elekt., postparolo ~ [not. Jancsó elemér és ~], Bk., 1978;
- "Úgy állj meg itt, pusztán". Közelítés XIX. századi irodalmunkhoz, eseoj kaj stud., 1996.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Romániai magyar irodalmi lexikon
- www.btk.pte.hu[rompita ligilo]