Saltu al enhavo

Xonox

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Xonox
negoco vd
Dum nekonata - 1983
Sidejo Minesoto
Lando Usono
vdr

Xonox estis usona firmao kaj triapartia eldonisto de videoludaj kartoĉoj por Atari 2600, ColecoVision, Commodore 64 kaj VIC-20 en la fruaj 1980-aj jaroj. Divizio de K-tel Software, Xonox estis unu el multaj malgrandaj videoludaj kompanioj kiuj kolapsis dum la videoluda kraŝo de 1983.

Xonox, baziĝinta en Minesoto, komencis disvolvi Atari-kartoĉojn dum la plej populara periodo de la Atari 2600.[1] Xonox precipe investis en la novajn "duoblaj" kartoĉojn. Tiuj povus esti enigataj en la videoludilon ĉe unu el la du finoj, ĉiu fino ofertante malsaman ludon. Malsamaj duoblaj konfiguracioj do povis paki la saman ĉefan ludon kun malsamaj partneraj ludoj. Xonox ne estis la unua kompanio provi tion. Playaround faris ĝin pli frue kun siaj plenkresk-temaj titoloj.[2] Xonox finfine forlasis ĉi tiun ideon kaj komencis eldonadi unuopajn versiojn de iuj el la titoloj antaŭe ofertitaj kiel duoblaflankaj, same kiel kelkajn novajn titolojn.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. . Xonox and the Double-Enders. IGN (August 27, 2008). Alirita January 26, 2012.
  2. . Companies - Xonox. AtariAge. Alirita January 28, 2016.