Walther Victor
Walther Victor | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Michael Muenzer • C. Redo • Werner Voigt • Walter Zurlinden |
Naskiĝo | 21-an de aprilo 1895 en Bad Oeynhausen |
Morto | 19-an de aŭgusto 1971 (76-jaraĝa) en Bad Berka |
Tombo | Historia tombejo en Weimar |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | verkisto |
Walther VICTOR (naskiĝinta la 21-an de aprilo 1895 en Bad Oeynhausen, mortinta la 19-an de aŭgusto 1971 en Bad Berka) estis germana publicisto, verkisto kaj eldonisto. Li verkis ankaŭ sub la pseŭdonimoj Myschkin, C. Redo, Walter Zurlinden, Werner Voigt.
Vivo kaj agadoj
[redakti | redakti fonton]Estante filo de juda fabrikanto (liaj gepatroj murditis en koncentrejoj) li aniĝis malantaŭ trapaso de la abiturienta ekzameno al Wandervogel-movado kaj studis de 1913 ĝis eksplodo de la Unua mondmilito germanistikon. En ĝi li soldatis inter 1914 kaj 1918. En 1919 li membris ĉe socialdemokratia Partio de Germanio. Inter 1919 kaj 1923 li redaktistis ĉe "Hamburger Echo" kaj inter 1923 kaj 1931 ĉe "Sächsisches Volksblatt" (Zwickau). En Zwickau li estis inter 1926 kaj 1931 socialdemokratia urba konsiliano. Ekde 1919 li kunlaboris ĉe multaj gazetoj, ekz. ĉe "Die Weltbühne" kaj eldonis inter 1932 kaj 1933 en Berlino "8 Uhr-Abendblatt".
Kun sia tiama edzino Cecilia Schönfelder li havis filon Walther Victor (* 1925).
Post la potencakirko de la nazioj Victor laboris kaŝe vivante sub diversaj nomoj en Berlino kaj sur la insulo Reichenau de Bodenlago. Malliberiĝo estis en 1935. Post malarestiĝo li iris Svislandon. En 1937 li vizitis Louise Freyberger, la lastan domservistinon de Friedrich Engels, en Londono kaj malkovris kun la dua edzino Maria Gleit la tombon de la edzino de Engels, Lydia Burns.[1]
En la en Zuriko aperinta revuo "Der Naturfreund" li surpaperigis en novembro 1938 per la artikolo Von der Gemeinschaft durch die Idee kvazaŭ sian naturemulan kredon. En 1919 li estis aniĝinta al Naturamikoj. Post pluraj jaroj da redaktora laboro ĉe la organo "Naturfreund" (1936-39) li iris en 1940 tra Luksemburgio, Francujo kaj Portugalujo al Usono. Ĉe "Naturfreunde" legeblis en numero de majo 1941 raporto de Victor pri emocia renkontiĝo (en Konektikuto) kun Naturfreunde-samideanoj ekziliĝintaj.
Post reveno en 1947 li estis unua ministeria konsilisto ĉe la landa registaro de Saksio kaj poste liberprofesiulo verkada kaj eldonada. En 1947 li iĝis membro de Socialista Unueca Partio de Germanio. Ekde 1948 li vivis en Berlino. Kiel kunfondinto (1948) kaj dua estro de Schutzverband Deutscher Autoren Zone li postulis de Johannes R. Becher, prezidanto de Kulturligo de GDR, jam en 1949 la kreadon de vera porverkista ligo. Tiel li implicite iniciitis la fondon de DSV (Deutscher Schriftstellerverband/Germana verkista ligo).
Victor estis inter 1950 kaj 1952 afergvida estro de DSV ene de Kulturligo, fonda membro de la komisiono pri varbado de novaj membroj, longjara estrarano de DSV kaj ekde 1961 honora membro de DSV. En 1957 li ricevis Heinrich-Heine-premion fare de la GDR-kulturministerio. Victor tamen neniam atingis pli altan pozicion pro kvereletoj kun Becher kaj la (suspekta) fakto ke li estis vivinta en svisa kaj usona ekzilo. Tamen li rajtis loĝi en loĝejareo de intelektuloj en Berlin-Schönholz.[2] En 1965 li nomumiĝis profesoro kaj iĝis honora doktoro deUniversitato de Greifswald en la 1966-a jaro.
La de Victor kaj Franz Hammer en 1947 evoluigita modelo pri apogo de junaj verkistoj per la laborrondoj Arbeitskreis Junger Autoren transprenitis meze en la 1950-aj jaroj de DSV mem kaj kontinuigitis per la programo Arbeitsgemeinschaft Junger Autoren.
Victor gravis eldonade kaj publicade. Li fondis la popularan libroserion Lesebücher für unsere Zeit kun komentetoj. Kiel verkisto de Büchergilde Gutenberg li antaŭenpuŝis post 1949 la revivigo de Büchergilde-klubon, kiun li estris dum kelke da tempo. Ekde 1961 li vivis kaj deĵoris en Vajmaro. Li havis someran studion en Bad Berka kie li flegis amikecon kun la reĝisoro, aktoro kaj verkisto Martin Hellberg .
Li entombigitis sur honorula areo sur la Historia tombejo vajmara. Postlasitaĵojn liajn prizorgis la vidvino Marianne Victor. Ampleksan kolekton kun aĵoj de li posedas Akademie der Künste.
Honoroj
[redakti | redakti fonton]- 1961: Nationalpreis der DDR für Kunst und Literatur[3]
- 1960: Vaterländischer Verdienstorden (en arĝento)
- 1969: Vaterländischer Verdienstorden (en oro)[4][5]
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Atemzüge der Besinnung. Büchergilde Gutenberg Berlin 1928.
- Geliebtes Manuskript. Laubsche Verlagsbuchhandlung Berlin 1930.
- Einer von vielen. Skizzen. J. H. W. Dietz Nachf., Berlin 1930.
- Mathilde. Ein Leben um Heinrich Heine. Mit 12 Bildern, 12 Vignetten und einem Faksimile. Leipzig und Wien 1931.
- General und die Frauen. Vom Erlebnis zur Theorie. Büchergilde Gutenberg, Berlin 1932.
- C. Redo: Zwei Deutsche. Goethe und Hitler. Eichen-Verlag, Arbon 1936.
- Die letzten sechs Nächte des Heinrich Heine. Ein Gedenken in seinen Gedanken. Kultur-Verlag, St. Gallen 1936.
- Ein Kranz auf Bebels Grab. Skizze zur Geschichte der deutschen Arbeiterbewegung. Druckereigenossenschaft Aarau, Aarau 1938.
- Ein Kranz auf Bebels Grab. Skizze zur Geschichte der deutschen Arbeiterbewegung. Volksverlag, Weimar 1948.
- Kehre wieder über die Berge. Eine Autobiographie. Willard Publishing Company, New York, N.Y. 1945.
- Kehre wieder über die Berge. Eine Autobiographie, herausgegeben von Herbert Greiner-Mai unter Mitarbeit von Marianne Victor. Aufbau Verlag, Berlin und Weimar 1982.
- Handbill on Free Press. Girad, Kansas 1946.
- Es ward Frühling 1848. Bilder aus einem großen Jahr. Berlin 1948.
- Standbild der Freiheit. Thüringer Volksverlag GmbH, Weimar 1949.
- Ein Paket aus Amerika. Thüringer Volksverlag GmbH, Weimar 1950
- Dir allein verleih ich die Stimme…. Notizen um Goethe. Petermänken Verlag Schwerin 1952.
- Marx und Heine. Tatsache und Spekulation in der Darstellung ihrer Beziehungen. Henschel-Verlag Berlin 1952.
- Dasein und Wirken. Goethe 1809. Volksverlag Weimar 1955.
- Unser Deutschland. Ein Buch für alle, die es lieben. Reden. Verlag Neues Leben, Berlin 1957.
- Schiller. Eine Einführung in Leben und Werk unter besonderer Berücksichtigung seiner Jugendzeit. Verlag Neues Leben, Berlin 1961.
- Der beste Freund. Friedrich Engels, sein Leben und sein Werk. Kinderbuchverlag Berlin 1961.
- Weimarer Erinnerungen. Sonette. Berlin und Weimar 1961.
- Es kommt aber darauf an, sie zu verändern. Publizistik, Polemik, Porträts. Volksverlag, Weimar 1962.
- Verachtet mir die Meister nicht. Reden und Schriften zu den Klassikern der deutschen Literatur und des Marxismus. Berlin und Weimar 1965.
- Marx und Engels. Ihr Leben und ihr Werk aufgeschrieben für junge Leser. Kinderbuchverlag, Berlin 1968.
- Goethe in Berlin. Aufbau Verlag, Berlin und Weimar 1970.
- … wie groß ist Dein Tierreich! Eulenspiegel, Berlin 1975.
- Walther Victor. Freund und Feind. Kritik aus fünf Jahrzehnten. Herausgegeben von Herbert Greiner-Mai. Aufbau-Verlag, Berlin und Weimar 1980.
- Bild der Welt, Feuilletons aus fünf Jahrzehnten, herausgegeben von Herbert Greiner-Mai unter Mitarbeit von Marianne Victor, Aufbau Verlag, Berlin kaj Weimar (tria eldono 1980)
eldonistece:
- Goethe. Ein Lesebuch für unsere Zeit. Volksverlag Weimar 1949. Novaj eldonoj ĉe Aufbau-Verlag
- Heine. Ein Lesebuch für unsere Zeit. Volksverlag Weimar 1950.
- Lessing – Ein Lesebuch für unsere Zeit. Berlin kaj Weimar 1951.
- Tucholsky. Eine Lesebuch für unsere Zeit. Volksverlag Weimar 1953.
- Shakespeare. Ein Lesebuch für unsere Zeit. Volksverlag Weimar 1953.
- Hebbel. Eine Lesebuch für unsere Zeit. Volksverlag Weimar 1955.
- Brecht. Ein Lesebuch für unsere Zeit. Volksverlag Weimar 1958.
- Kleist. Ein Lesebuch für unsere Zeit. Volksverlag Weimar 1959.
- Weinert. Ein Lesebuch für unsere Zeit. Volksverlag Weimar 1961
Letero
[redakti | redakti fonton]- Brief aus dem Lager in Montauban vom 13. Juli 1940 an den Verleger Emil Oprecht in Zürich, ĉe: Egon Schwarz & Matthias Wegner (eld.): Verbannung. Aufzeichnungen deutscher Schriftsteller im Exil. Christian Wegner 1964, p. 88–92.[6]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Erinnerungen an Friedrich Engels. Die drei letzten Frauen im Hause Generals. Ĉe: Die Volks-Illustrierte, 35/1937
- ↑ http://www.max-lingner-stiftung.de/intelligenzsiedlung
- ↑ ND, 7.10.1961, p. 7
- ↑ Neues Deutschland, 28.4.1960, p. 2
- ↑ Neues Deutschland, 28.8.1969, p. 4
- ↑ pri malfacilaj privataj kondiĝoj kaj burokratisme necesa intertempa separiĝo de la dua (de sume tri) edzino Maria Gleit kaj filo Vito.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Irmgard Kratzsch: Das Archiv Walther Victor in der Universitätsbibliothek Jena. Friedrich-Schiller-Universität Jena, Jena 1975.
- Helmut Fritsch: Bibliographie der selbständig erschienenen Veröffentlichungen Walther Victors aus den Jahren 1921–1982 Mit einer Einführung in Leben und Werk von Irmgard Kratzsch.
Universitäts-Bibliothek der Friedrich-Schiller-Universität Jena, Jena 1984.
- Werner Voigt: Walther Victor. Ein Weg nach Weimar. Lebens- und Gefühlswelt eines leidenschaftlichen Publizisten. Berlin 1998.
- "Wer war wer in der DDR?"
- Guy Stern & Julia Schöll: Gender, Exil, Schreiben, tie ĉi: Anke Heimberg: „Schreiben kann man überall. Das ist das Gute an meinem Beruf.“ Die Schriftstellerin Maria Gleit (1909 - 1981) im Exil. Königshausen & Neumann 2002, ISBN 3826023609, p. 41–68. (M. Gleit war Victors Ehefrau in der Exilzeit)
- Dieter Fechner: Persönliche Begegnungen mit Thüringer Autoren im 20./21. Jahrhundert, Bad Langensalza 2014, ISBN 978-3-86777-718-6, p. 182–189