Saltu al enhavo

Virginia Muzeo de Belartoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Virginia Muzeo de Belartoj
arta muzeo
eldonejo Redakti la valoron en Wikidata
Lando Usono vd
Situo Richmond
Adreso 200 N. Arthur Ashe Boulevard
Arkitekto(j) Rick Mather vd
Estiĝo 27-a de marto 1934
Malfermo 27-a de marto 1934
Direktoro Alex Nyerges
Koordinatoj 37° 33′ 23″ N, 77° 28′ 29″ U (mapo)37.556389-77.474722Koordinatoj: 37° 33′ 23″ N, 77° 28′ 29″ U (mapo)
Virginia Muzeo de Belartoj (Virginio)
Virginia Muzeo de Belartoj (Virginio)
DEC
Situo de Virginia Muzeo de Belartoj
Map
Virginia Muzeo de Belartoj
Jaraj vizitantoj: 410 734 (2021) Redakti la valoron en Wikidata
Parto de Historia Distrikto de la Bulvardo vd
Retpaĝo https://www.vmfa.museum/
vdr

La Virginia Muzeo de Belartoj (angle Virginia Museum of Fine Arts ,akronime VMFA) estas artmuzeo en Richmond, Virginio.

Ĝi estas unu el la unuaj publike posedataj muzeoj en la suda Usono, ĝi estas posedata kaj funkciigita fare de la Ŝtatkomunumo de Virginio [1]. Ĝi estas unu el la plej grandaj artmuzeoj en Nordameriko [2]. Kune kun la Virginia Historical Society, ili konsistigas la tielnomitan Muzeo-Distrikto de Richmond (alia nomo estas Okcidente de la Bulvardo) [3].

La muzeo malfermiĝis en 1936. La muzeo estas posedata de la usona ŝtato Virginio. La muzeokonstruaĵo estis dezajnita en 1934 fare de la usona arkitekto Merrill Lee.

En 1947 la muzeo ricevis la kolekton de la usona entreprenisto John Lee Pratt. Tiu kolekto inkluzivis, interalie, kvin Fabergé-ovojn.

VMFA Lewis Galerioj en 2021.
La Ovo de Petro la Granda Fabergé.

La Virginia Muzeo, kun ĝia ampleksa artaĵkolekto, estas dividita en sekciojn kun galerioj [4]:

Aparte estas prezentita la kolekto de Faberge-ovoj, la plej granda ekster Rusio, inkluzive de kvin Imperiaj Paskaj Ovoj : Ovo kun rotaciaj miniaturoj (1896), Pelikano (1898), Petro la Granda (1903), Caro (1912) kaj Ruĝa . Kruco kun Portretoj (1915).  

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Agency Strategic Plan 2010–2012. Virginia Performs. Arkivita el la originalo je January 5, 2011. Alirita March 10, 2011 .
  2. Tyler Green (May 24, 2010) One of America's quietest museums quietly expands. Arkivita el la originalo je 2010-06-28. Alirita November 21, 2016 .
  3. History of the Museum District. Museum District Website. Museum District Association. Arkivita el la originalo je July 11, 2011.
  4. Fodor's Expert Review: Virginia Museum of Fine Arts.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]