Václav Klička
Etoso
Václav Klička | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Александр Ломм |
Naskiĝo | 20-an de novembro 1925 en Ĉeremĥovo |
Morto | 30-an de novembro 1993 (68-jaraĝa) en Ĉeĥio |
Tombo | tombejoj de Olšany |
Lingvoj | rusa • ĉeĥa |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio |
Familio | |
Infano | Světlana Glaserová (en) |
Okupo | |
Okupo | verkisto sciencfikcia verkisto tradukisto |
Václav KLIČKA (naskiĝis la 20-an de novembro 1925 en Rusio - mortis la 30-an de novembro 1993 en Ĉeĥio) estis ĉeĥa kaj ruslingva verkisto de scienca fikcio por junularo. Ruslingve li verkis sub la nomo Alexandr Lomm.
Li naskiĝis en Sovetunio, sed en 1938 la familio transloĝiĝis al Ĉeĥoslovakio. Li vivtenis sin per tradukado inter la rusa kaj ĉeĥa kaj per verkado de scienc-fikciaj rakontoj, komence ruse, poste ankaŭ ĉeĥe.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Zločin doktora Elliota (Krimo de doktoro Elliot, 1961)
- Historie jedné chyby (Historio de unu eraro, 1963)
- Ahasferův skafandr (Skafandro de Ahasfero, 1965)
- Zázrak v Marabraně (Miraklo en Marabrana, 1965)
- Obr nad propastí (Giganto super abismo, 1967)
- Eldorado (Eldorado, 1969)
- Noční orel (Nokta aglo, 1973)
- Drion opouští Zemi (Drion forlasas la Teron, 1983)