Ulrich von Hutten
Ulrich von Hutten | ||
---|---|---|
humanista Germanicus
| ||
Persona informo | ||
Ulrich von Hutten | ||
Naskiĝo | 21-a de aprilo 1488 en Burg Steckelberg, Graflando Hanau, Sankta Romia Imperio | |
Morto | 29-a de aŭgusto 1523 en Ufenau, Svislando | |
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | |
Mortis per | Sifiliso vd | |
Lingvoj | latina • germana vd | |
Ŝtataneco | Sankta Romia Imperio vd | |
Alma mater | Universitato de Erfurto | |
Subskribo | ||
Familio | ||
Parencoj | Philipp von Hutten (en) (nevo) vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | Titus Curtius Malaciola • Raphael Musaeus vd | |
Okupo | poeto imperia kavaliro politikisto monaĥo verkisto filozofo vd | |
Aktiva en | Frankfurto ĉe Odro vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ulrich von HUTTEN naskiĝis la 21-an de aprilo 1488 en kastelo Steckelberg (nun historia ruino kaj parto de la urbo Schlüchtern). Li mortis la 29-an de aŭgusto 1523 sur insulo Ufenau (Lago de Zuriko) pro sifiliso. Lia eldiro "Die Luft der Freiheit weht" ("blovas la vento de libereco") iĝis moto de la Universitato Stanford.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Hutten frekventis la lernejon de la monaĥejo en Fulda. Post studado ĉe pluraj germanaj kaj italaj universitatoj li servis mallongan tempon en la armeo de imperiestro Maksimiliano la 1-a. Tiu ĉi deklaris Hutten en 1517 laŭrekronita poeto.
Kiel publicisto li engaĝiĝis kune kun Franz von Sickingen pri germana patriotismo kaj plifortigo de la suvereneco de la imperiestroj de la Sankta Romia Imperio kontraŭ la nobelaro kaj la papo. Li estis fanatikulo de la reformideoj de Marteno Lutero, kies doktrinojn li defendis en multaj verkoj.
La politikaj agadoj de Hutten tamen kreis profundan fosaĵon inter li kaj lia dunganto. Post la fiaskinta ribelo de la mezrejnlandaj kavaliroj Hutten devis ekziliĝi en Svislandon, helpate de Ulrich Zwingli.
Verkado kaj publicistado
[redakti | redakti fonton]Hutten estis la ĉefa eldonisto de la dua parto de la satiraj Leteroj de obskuraj viroj (1515-17) kontraŭepiskoparaj kaj monaĥaraj, reage al "Epistolae clarorum virorum" de Johano Reuchlin. Menciindas ankaŭ la verkoj Ars Versificandi (1511) kaj Vadismus (1520): tie ĉi publike kondamnitis la papeco. Li meritiĝis per eldono de skribaĵo de Lorenzo Valla pri la t.n. Donaco de Konstanteno kaj per la publikigo de satiraj dialogoj latin-/germanlingvaj laŭ la modelo de Lukiano.
- De Guaiaci medicina et morbo Gallico 1524
- Ad Carolum imperatorum.. 1520
- Utis. Nemo 1518
- Commentarius in artem versificatoriam Hulderici Hutteni, cum perbreui ... 1547
- Aula. Dialogus (denuo impr.) 1519
- Febris: dialogus Huttenicus 1619
- Equitis ad Bilibaldum Pirckheymer Patricium ...] 1519
- De schismate extinguendo, et vera ecclesiastica libertate adserenda ... 1520
- Oratio ad Carolum maximum, Augustum, & Germani[ae Principes, pro Vlricho ...] 1521
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Biografio ĉe NDB
- Informoj pri Ulrich von Hutten en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- Stefan Etzel: Ulrich von Hutten (1488–1523) Ritter, Humanist und Rebell aus der Rhön Arkivigite je 2007-09-11 per la retarkivo Wayback Machine
- Latinlingvaj verkoj surrete
- Moto de la Universitato de Stanford
- Verkoj ĉe zeno.org