Saltu al enhavo

Trinidado kaj Tobago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Respubliko de Trinidado kaj Tobago
Republic of Trinidad and Tobago

Flago de Trinidado kaj Tobago

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Forged from the Love of Liberty
Forĝita de la amo al libereco
Nacia devizo: Together we aspire, together we achieve
Kune ni aspiras, kune nin atingas
Situo
suverena ŝtato (–)
lando
insula lando
unueca ŝtato
insulara lando Redakti la valoron en Wikidata vd
Bazaj informoj
Ĉefurbo Portospeno
Oficiala(j) lingvo(j) angla
Uzata(j) lingvo(j) hindia
Plej ofta(j) religio(j) katolikismo (29,4%)
hinduismo (23,8%)
anglikanismo (10,9%)
Areo 5 128 km²
- % de akvo 0 %
Loĝantaro 1 369 125 (2017)
Loĝdenso 207,8 loĝ./km²
Horzono -4
Interreta domajno tt
Landokodo TT
Telefona kodo 1-868
Plej alta punkto El Cerro del Aripo
Plej malalta punkto Kariba Maro
Politiko
Politika sistemo Parlamenta respubliko
Ŝtatestro Christine Kangaloo
Ĉefministro Keith Rowley
Nacia tago 31-a de aŭgusto
Sendependiĝo disde Britio 31-a de aŭgusto 1962
Ekonomio
Valuto dolaro (TTD)
MEP laŭ 2016
– suma $20,96 miliardo
– pokapa $ 15.342

AkvejoKaribio

Koordinatoj10° 40′ 0″ N, 61° 31′ 0″ U (mapo)10.666666666667-61.516666666667
Plej alta punktoEl Cerro del Aripo [+]
Plej malalta punktoKariba Maro [+]
- malaltecom [+]
Akvokolektejo5 128 km² (512 800 ha) [+]
Areo5 128 km² (512 800 ha) [+]
Loĝantaro1 369 125 [+] (2017)
HorzonoUTC-04:00, America/Port_of_Spain [+]

Trinidado kaj Tobago (Trinidado kaj Tobago)
Trinidado kaj Tobago (Trinidado kaj Tobago)
DEC
Map
Trinidado kaj Tobago

Vikimedia Komunejo:  Trinidad and Tobago [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La Respubliko de Trinidado kaj Tobago (angle Republic of Trinidad and Tobago) estas lando situanta en la sudorienta angulo de la Kariba Maro, ĉe la marbordo de Venezuelo. Ĝi konsistas el du grandaj insuloj kaj kelkaj pli malgrandaj insuletoj. La plej granda insulo estas Trinidado. la insulo Tobago estas multe pli malgranda kaj multe malpli loĝata. La lando estis brita kolonio ĝis 1962 kaj estas membro de la Komunumo de Nacioj ekde ĝia sendependeco.

La lando havas proporcie altan nombron de altedukitaj loĝantoj kaj havas rapide kreskantan industrion de gaso kaj oleo[1]. Ĝi krome estas membro de la Karibia Komunumo (CARICOM).

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas arkipelaga ŝtato konsista el du ĉefaj insuloj, Trinidado kaj Tobago, kaj 21 pli malgrandaj insuloj, el kiuj la plej gravaj estas Chacachacre, Monos, Huevos, Gaspar Grande (aŭ Gasparee), Malgranda Tobago kaj St. Giles. La plej granda kaj plej loĝata insulo estas Trinidado, dum la insulo Tobago estas pli malgranda (303 kvadrataj kilometroj; proksimume 6% de la tuta areo) kaj malpli multe loĝata (50 000 loĝantoj; 4 % de la loĝantaro).

Ĉefurbo Port-of-Spain (Haveno de Hispanio/Portospeno) estas iama kandidato por servi kiel estrejo de la Konstanta Sekretariejo de la Regiono de Libera Komerco de la Amerikoj.

Biogeografie la lando troviĝas en la Orinoka ekoprovinco de la Neotropika ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ) kaj de la Nacia Geografia Societo. Ĝi ampleksas la Sekajn arbarojn de Trinidado kaj Tobago.

Trinidado kaj Tobago estas la plej rapide kreskanta, plej dinamika industriigita nacio en la anglalingva Karibio. La lando havas favoran ekonomian klimaton kaj estas la ĉefa produktanto de petrolo kaj gaso[1].

Trinidado iĝis brita kolonio en 1802 kaj Tobago en 1814 . Ili estis kunigitaj en administran unuon fare de la britoj la 1-an de januaro 1899.

La politika sistemo de Trinidado kaj Tobago baziĝas sur la brita modelo de parlamenta demokratio. Trinidado kaj Tobago estas parlamenta respubliko. Laŭ la Konstitucio adoptita en 1976 , la ŝtatestro estas la prezidanto, elektita por kvinjara periodo de elekta kolegio konsistanta el deputitoj de ambaŭ ĉambroj de parlamento. Unu persono ne povas teni la prezidantecon dum pli ol du sinsekvaj periodoj. La potencoj de la prezidanto estas tre limigitaj, do la fakta gvidanto de la ŝtato estas la ĉefministro. La kandidato por la posteno de ĉefministro estas nomumita de la parlamento, kaj la prezidanto aprobas la kandidaton. Tipe, la gvidanto de la partio kiu ricevas la plej multajn voĉojn en parlamentaj elektoj iĝas la ĉefministro.

Ekstera politiko

[redakti | redakti fonton]

Trinidado kaj Tobago apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano. Ĝi krome estas membro de la Karibia Komunumo (CARICOM).

Homaj rajtoj

[redakti | redakti fonton]

Laŭ raporto de la usona organizo Freedom House, transiris de la kategorio de parte liberaj ŝtatoj al la kategorio de tute liberaj ŝtatoj (malgraŭ la alta krimfrekvenco, diskriminacio kontraŭ virinoj, la krimigo de samseksemo, etnaj kolizioj, teroristaj atakoj kaj korupto en la juĝistaro, kiuj estas menciitaj en la Freedom House-raporto pri Trinidado kaj Tobago). Fakuloj de la revuo The Economist ankaŭ laŭdis la nivelon de civilaj liberecoj, plurismon kaj la balotprocezon en Trinidado kaj Tobago, sed konsideris, ke la nivelo de politika kulturo entute lasas multon por deziri[2].

Kalipso estas stilo de afrik-karibia muziko kiu originiĝis en Trinidado kaj Tobago dum la komenco al mezo de la 19a jarcento kaj finfine disvastiĝis al la cetero de la Karibiaj Antiloj kaj Venezuelo meze de la 20a jarcento. Ties ritmoj povas esti datitaj el la Kaiso de Okcidenta Afriko kaj la alveno de francaj plantejistoj kaj iliaj sklavoj el la Francaj Antiloj en la 18a jarcento. Kalipso ricevis afrikajn kaj francajn influojn, kaj iĝis iel voĉo de la popolo. Ĝi estis karakterizita per forta ritmo kaj harmonikaj voĉoj, kaj estis plej ofte kantata en franca kreola kaj kondukita de kantorakontisto.

Sokao (angle Soca) estas muzikstilo, kiu ekestis komence de la 1970-aj jaroj en Trinidado kaj Tobago el la muzika ĝenro kalipso kaj enfluoj el soŭlo, funko kaj barataj muzikinstrumentoj.

Trinidado kaj Tobago estas du-insula ŝtato kun la plej alta eduka indico en Karibio.

Famuloj naskitaj en Trinidado kaj Tobago

[redakti | redakti fonton]

Ĉar Trinidado estas pli proksima al kontinenta Sudameriko, la biologia diverseco estas pli granda ol sur la insulo Tobago. Proksimume duono de la 485 birdospecioj kiuj vivas sur la insulo Trinidado ankaŭ troveblas sur la insulo Tobago.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 (nl) Trinidad en Tobago in cijfers, Flanders Investment and Trade.
  2. (en) The Economist Democracy Index. Arkivita la 2-an de februaro 2017 de la Wayback Maŝino.
Mapo de la administraj regionoj de Trinidado kaj Tobago.
Teamo el Trinidado kaj Tobago dum 2006 unuafoje partoprenas la Futbalan Mondpokalon, okazantan en Germanio