Traktato de Migrantaj Birdoj de 1918
Sub Usona Kodo Titolo 16, Ĉapitro 7, Subĉapitro II, la Migratory Bird Treaty Act of 1918 (Traktato de Migrantaj Birdoj de 1918) estas usona leĝo efektiviganta la konvencion inter Usono kaj Britio (por Kanado). Ĝi anstataŭigis la Weeks-McLean Act, kiu fariĝis valida en 1913. Usono poste eniris en similaj interkonsentoj kun kvar aliaj ŝtatoj, (nome Kanado, Meksiko, Japanio kaj Rusio) por protekti migrantajn birdojn. La leĝo faras kontraŭleĝa plutrakti, ĉasi, preni, kapti, mortigi aŭ vendi birdojn enlistigitaj en tiu traktato ("migrantaj birdoj"). La leĝo ne diskriminacias inter vivantaj kaj mortintaj birdoj kaj ankaŭ donas plenan protekton al ĉiuj ajnaj birdopartoj inklude plumojn, ovojn kaj nestojn. Super estas nuntempe sur la listo. Ĉirkaŭ 800 specioj estas en la listo.
Parta Listo de Protektitaj Specioj
[redakti | redakti fonton]Jene estas ekzemplo de kelkaj el la pli komune konataj birdoj inter ĉirkaŭ 800 specioj protektitaj de la traktato:
- Blanka egreto, Egretta thula
- Blankkapa maraglo, Haliaeetus leucocephalus
- Nigrakrona paruo, Parus atricapillus
- Nigra katarto, Coragyps atratus
- Norda kardinalo, Cardinalis cardinalis
- Amerika bombicilo, Bombycilla cedrorum
- Klifhirundo, Hirundo pyrrhonota
- Turstrigo, Tyto alba
- Amerika kaprimulgo, Chordeiles minor
- Strivizaĝa buntpego, Picoides pubescens
- Katbirdo, Dumetella carolinensis
- Norda mokbirdo, Mimus polyglottos
- Plorturto, Zenaida macroura
- Jamajka buteo, Buteo jamaicensis
- Ruĝaflugila agelajo, Agelaius phoeniceus
- Marĉa melospizo, Melospiza georgiana
- Meleagra katarto, Cathartes aura
- Larĝbeka korvo, Corvus brachyrhynchos
- Korako, Corvus corax
- Rubengorĝa kolibro, Archilochus colubris
- Kanada ansero, Branta canadensis
Notoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton](en angla)
- Migratory Bird Treaty ĉe Kodokolekto de Cornell
- Listo de birdospecioj protektitaj de la Migratory Bird Treaty
- Usona Fiŝkapta kaj Naturservogvidilo pri leĝoj protektantaj migrantaj birdoj (inklude Migratory Bird Treaty) Arkivigite je 2005-08-28 per la retarkivo Wayback Machine
|